Esperanta Civito

Andaluzoj asembleis en Malago

Andaluzia Esperanto-Unuiĝo havis sian ordinaran Asembleon en Malago, 4 marto 2010. Kadre de la statutaj devoj, la Asembleo aprobis la raportojn 2009 (kun neglektinda deficito en la spezkalkulo), elektis la novan estraron kaj kunvokis la kongreson.

La Asembleo reelektis c-anon Ángel Arquillos kiel prezidanton por la mandato 2010-2011. Sen. Julio Herrero daŭre estos sekretario, s-ino María Dolores Torres kasisto kaj s-ro José M. Rodriguez estrarano pri propagando. Laŭ invito de c-ano Jordi Lietor, la 15a Andaluza Kongreso de Esperanto estas kunvokita al Jaén, 22-24 oktobro 2010.

La sekretario estis komisiita trovi solvon por la AEU-retpaĝoj, kunlabore kun iliaj administrantoj. AEU daŭrigas la kampanjon "Esperanto biblioteken", kun dissendo de manlibroj al la publikaj bibliotekoj de Andaluzio, ĵuse al Kadizo kaj parto de ĝia provinco (pli ol dudek komunumoj).

Aparte interesa estas la sendo de didaktika materialo al kampoj por rifuĝintoj en Okcidenta Saharo, kunlabore inter AEU kaj la junulara sekcio de Polisario.

La Asembleo esprimis sian aprezon pro la sukcesa okazigo de la Hispana Kongreso de Esperanto en Malago, 2-5 julio 2009, kaj pro la kunlaboro kun Kultura Centro Esperantista, kadre de la Pakto por la Esperanta Civito, kun du lingvotestaj sesioj (en julio kaj novembro) kaj esperantologia seminario en novembro 2009.

[HeKo 430 5-B, 24 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0559 s s