Esperanta Civito

Nia literaturo en la 42a PEN-konferenco

Bona ĉeesto de la esperanto-literaturo en la Internacia PEN-konferenco okazanta en Bledo, kie la Esperantan PEN reprezentas c-anoj György Nanovfszky kaj Giorgio Silfer.

Hodiaŭ posttagmeze dum la ronda tablo pri "Literaturo kaj globaliĝo" Giorgio Silfer prelegis pri "Globaliĝo kaj diasporoj: la kazo de la esperanta". La kontribuo (aperonta en la aprila numero de "Literatura Foiro") ricevis multajn aplaŭdojn kaj vekis multe da intereso. Unu el la konkretaj rezultoj de tiu intereso estas la invito al la Esperanta PEN prelegi en decembro 2010  ĉe internacia simpozio organizata en israela universitato.

Vespere niaj verkistoj partoprenis en literatura kafejo en la apuda urbeto Škofja Loka. Profitante la ĉeeston de gitaristo, c-ano Silfer atentigis ke poezio situas al muziko same kiel lingvo al instrumento. Kaj por pruvi ke la sama komponaĵo povas bezoni malsamajn partiturojn, li deklamis la tradukon de "Unu frazo pri la tiraneco" de Gyula Illyés, post la parta laŭtlego de la hungara originalo fare de c-ano Nanovfszky. La publiko tre aprezis la prezenton.

La konferenco daŭros dum la venontaj tagoj.

[HeKo 430 8-B, 25 mar 10)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0582 s s