Esperanta Civito

Utila renkonto kun la PEN-gvidantoj

La reprezentantoj de la esperanto-literaturo havis hodiaŭ gravan renkonton kun la prezidanto de PEN Internacia, John Ralston Saul, kaj la sekretario, Eugen Schoulgin, okaze de la internacia konferenco pri poezio en Bledo, Slovenio.

C-anoj Gyorgy Nanovfszky kaj Giorgio Silfer diskutis kun la du internaciaj PEN-gvidantoj pri lingvaj rajtoj, specife en rilato kun minoritataj lingvoj en eksa Sovetunio, tereno kie PEN-Klubo ĝis nun agadis malmulte. Prof. Nanovfszky, iniciatinto de la asocio de la finn-ugraj popoloj, prezentis koncize sed esence la situacion de dudeko da lingvoj, el kiuj kelkaj estas mortantaj. Prof. Silfer rimarkigis la ŝancojn por PEN en la koncernaj intelektularoj.

Kun granda plezuro la PEN-gvidantoj akceptis la inviton al la internacia kongreso de la finn-ugraj popoloj, en Hungario la venontan someron, kun la partopreno de tri ŝtatestroj (hungara, finnlanda kaj estona). C-ano Nanovfszky, iama ambasadoro en Moskvo, kiel unu el la vicprezidantoj de la menciita asocio estas inter la organizantoj de la kongreso.

La kontakta rolo de la esperanto-centro estis aparte aprezita de Saul kaj Schoulgin. Same aprezata estis la kontribuo dum la kunveno de la Pac-Komitato, kiu interalie ellaboris proponon por paca iniciato en Proksima Oriento.

[HeKo 430 9-B, 26 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0621 s s