Esperanta Civito

Fino de la trimestro en Institut Zamenhof


Ĵaŭdon la 25an de marto, matene, okazis kurso kiel kutime ĉe Institut Zamenhof en Lomeo. Tiam oni tamen sentis, ke io grava estas okazonta. Je la dekdua horo komenciĝis prelego kun la temo "Rilatoj inter gelernantoj". Instruistoj de IZo interparolis kun la gelernantoj pri tiaj rilatoj. Tre granda estis la interesiĝo de la gelernantoj, kiuj malfacile eltenis la finon de la programero. Tamen alia afero devis sekvi.

Vere, la gelernantoj estas bonaj artistoj. Multaj el ili interpretis kantojn diversajn. Estis tre gaja etoso, kiam aŭdiĝis muzikoj diversaj. Dancoj ne mankis. Kvankam la ĝojego de la popolo IZ-a boligis la lernejon, ĉio tamen devis ĉesi je la 18h00.

La posta tago komenciĝis per futbalmatĉo inter la instruistoj kaj la gelernantoj de la kvara klaso de la kolegio. Sekvis la finalo de ĉukbalo. Venkis la gelernantoj de la unua klaso antaŭ tiuj de la kvara, kaj ankaŭ la instruistoj venkis la gelernantojn de la kvara klaso. Sed tute ne estis la fino de la aranĝo.

Tondregis muzikiloj. Ĉiaj dancpaŝoj skiziĝis, kaj bruoj de kuleroj kaj forkoj frapantaj telerojn atastis pri movoj de lipoj, langoj kaj dentoj. Ĝuste tiam dispeciĝis "agluza", la tre ŝatata manĝaĵo en la regiono, la porka moŝto.Tiam manĝis kaj geinstruistoj kaj gelernantoj. Rigardu tiom altan montegon da pasto maiza, kiu fandiĝanta estas antaŭ instruistoj kaj nutraĵ-vendistinoj de IZo. Jes, ĉiuj partumis en la festo. Loĝantoj de la kvartalo impetis al IZo por partopreni la aranĝon. Tiom ŝatata etoso daŭris ĝis la 16h00 kiam komenciĝis la proklamado de la rezultoj de la provekzamenoj de la fino de la dua trimestro.

[HeKo 431 4-B, 30 mar 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0578 s s