Esperanta Civito

Buller ne favoras al perretaj balotoj

La Komitato [de UEA] komunikiĝas rete jam pli ol dek jarojn (tiu ĉi [publika] listo ekzistas ekde 1999), sed sencohavaj diskutoj estis maloftaj, kio ja ne estas problemo nur en tiu ĉi listo. Antaŭe ne estis retlistoj, sed ekz. pri agadplanoj oni diskutis multe koresponde kaj krome en la revuo "Esperanto" k.a. gazetoj, en landaj kongresoj, ktp. Teknika plifaciliĝo kaj plirapidiĝo ne generis pli da diskuto, certe ne kun kvalito. Eĉ male. Kontraŭ tiu fono la deziro je reta voĉdonado impresas kurioze. Pri kio voĉdoni, se oni havas nenion por diri?

Tiu ĉi diskuto ree montras, ke formalaj, teknikaj kaj proceduraj aferoj fascinas komitatanojn, sed enhavaj, substancaj temoj, t.e. la "ĝenerala agado de UEA", kiun ili devus difini, apenau allogas. Antaŭ unu semajno mi informis la Komitaton pri alarma membroevoluo. Sekvis plena silento. Nur Johan Derks skribis al mi eksterliste, kio montras lian seriozan sintenon al la problemoj de UEA, eĉ se pri la bezono de reta voĉdonado, por kiu li pledas, mi dubas. Bedaŭrinde, la situacio en fizikaj kunsidoj nuntempe apenaŭ estas pli bona ol en tiu ĉi listo. La kunsidoj en Bjalistoko eĉ estis filmitaj, sed mi decidis ne enretigi la filmojn. Estas pli bone ne montri ilin.

Kiel dirite, krom elekti la Estraron k.a. organojn kaj decidi pri financaj dokumentoj, la Komitato estas taskita pri tiel ĝeneralaj demandoj, ke por ili reta voĉdonado ne necesas. Reta voĉdoneblo krome facile kreskigus apetiton por decidi pri malĝeneralaj aferoj, precipe se manpleno da komitatanoj povus iniciati voĉdonon. Tiel oni malobservus la rajtojn kaj devojn de la Estraro kaj nebuligus la limon de kompetentoj de ambaŭ organoj. La sekvoj estus fatalaj. La Estraro havas tre konkretajn taskojn kaj ĝi ofte devas rapide fari decidojn, pro kio ĝi jam de longe voĉdonas ankaŭ rete.

Fine tamen iom pri teknikaĵoj. Pri eventuala reta voĉdonado estus pli bone fari apartan, kiel eble plej simplan regularon (kun rigoraj reguloj pri ĝia okazigo), anstataŭ aldoni pli da balasto al la Komitata Regularo, kiu jam estas komplika. En la Komitata Regularo sufiĉus nur mencio pri aparta regularo, same kiel nun diversaj regularoj referencas al apartaj regularoj. Mi tamen kredas, ke en Havano la Komitato ne havos tempon por serioze trakti, des malpli decidi, pri nova regularo, sed la mondo ne falos pro tio.

(Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA)

Noto 1: la UEA-komitatanoj kiuj pledas por la enkonduko de perreta balotado estas Johan Derks, Martin Schäffer, James Rezende Piton, Amri Wandel.

[HeKo 432 7-A, 12 apr 10]




Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0177 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0640 s s 
  Total: 0.0817 s s