Esperanta Civito

Afrikanoj en la Tago de la Pioniroj

Tiu ĉi tago 14a de aprilo ion gravan memorigas al ĉiuj Esperantistoj. Temas pri la morto de Zamenhof. Memorindas, ke la 14an de aprilo 2006 lanĉiĝis la Deklaracio pri la Esenco de Afrika Esperantismo (DEAE). Nun estas la vico de io alia sed plu en Afrika Agado. Jen ekfunkcias UETA (Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko). La preamblo de la statuto donas sufiĉajn informojn pri la organizaĵo. Ĝi aperas sube, kaj poste sekvos la gvidorganoj de UETA kun okupantoj de postenoj. Fine montriĝos unuaj farendaĵoj de UETA.

Preamblo
En Afriko estas uzataj lingvoj afrikaj jam de la komenco de la tempoj. Kelkaj el tiuj lingvoj estas uzataj en Afriko kiel plurlanda komunikilo. La alveno de koloniistoj transformis lokajn lingvojn al dialektoj por tiel privilegii lingvojn eŭropajn. Afrikanoj estas devigataj lerni tiujn lingvojn. La franca, angla kaj portugala tiel fariĝas ĉefaj laborlingvoj en Afriko. La 26an de julio 1887 D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof lanĉis la internacian lingvon Esperanto kun la ideo, ke tiu ĉi lingvo fariĝu unusola komuna lingvo por la tuta homaro. Tiucele Esperanto disvastiĝas en la mondo, unue en Eŭropo, kaj funkciuloj de koloniistoj portis ĝin ankaŭ al Afriko kun la intenco, ke ĝi utilu al Afriko kiel ĝi jam utilas ankaŭ al Eŭropanoj.

De 1980 [interalie, jaro de la Manifesto de Raŭmo] ĝis nun la internacia lingvo akiras tute alian pozicion en Afriko ankaŭ pro la kontribuo de afrikanoj en ĝia disvastigado, precipe pro la sindediĉa laboro de Hans Bakker, kiu, konsciante pri la dependiĝo de Afriko pro altrudo al ĝi de eŭropaj lingvoj, kaj certiĝante, ke nur la uzado de Esperanto povos iam liberigi Afrikon de tiu ĉi dependiĝo lingva, ke ankaŭ afrikaj lingvoj estu tiom valoraj kiom la eksterafrikaj lingvoj, ne nur elspezis sian monon ege grandan, sed ankaŭ uzadis netakseblan energion por instrui Esperanton al afrikanoj. La laboro de Hans Bakker montriĝas tre fekunda, ĉar multaj afrikanoj tre bone kaj eĉ pli bone ol eksterafrikanoj scipovas la lingvon Esperanto. Do, la afrikaj esperantistoj ĉiel praktiku la lingvon, kunlaborante kun ĉiuj Esperantistoj kaj E-organizaĵoj tutmondaj.

Kun tiu ĉi ideo en la kapo afrikaj esperantistoj konsciaj pri la valoro de esperanto en la homaj rilatoj kaj precipe inter afrikaj esperantistoj, decidis la 14an de aprilo 2006 lanĉi la Deklaracion pri la Esenco de Afrika Esperantismo(DEAE). Certante, ke "Unuiĝo estas forteco" afrikaj esperantistoj unuiĝas en unusola E-organizo por tute memstare disvastigi Esperanton en Afriko, ke ĝia movado estu profitodona ankaŭ al la kontinento. Pro tio ili unuanime decidis unuigi siajn ideojn, opiniojn kaj fortojn ne nur por kune enirigi la internacian lingvon Esperanto en ĉiujn afrikajn tavolojn, sed ankaŭ plibonigi la homajn rilatojn inter ĉiuj afrikaj esperantistoj. Tiel ili sintezas siajn ideojn, spertojn kaj pensliberecojn kreante afrikan esperanto-organizon kiu rolas kiel la komuna afrika heredaĵo ĉar ĝi akceptas ene de si ĉiujn afrikajn esperantistojn. Ĝi estas sendependa, senprofitcela kaj publikcela organizo, kies membroj estas kapablaj elekti kaj iri memstare sian vojon, kiun ili opinias taŭga por la liberigo de Afriko kaj ties forkonduko al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

La nuna organizo estas malfermita al ĉiuj esperanto-organizoj kaj ankaŭ al ne esperantistaj organizoj por reciproke interŝanĝi spertojn, ideojn kaj varbmaterialojn.

Sukceson al ĉiuj deziras, nome de UETA,
Mushosi Birindwa,* Estro de la Konsilio [= Komitato]
Princo Henriko Oguinye,** Prezidanto [de la Ekzekutivo]
Koffi Gbeglo, respondeculo de la arbitracia komisiono.

La Ekzekutivo estas la estraro de UETA, kaj ĝi konsistas el la prezidanto plus Antoine K. Kouablan** (vicprezidanto) kaj Koffi Doumegnon (sekretario).

* Kandidato al la Senato per la Blanka Listo en 2006.
** Kandidatoj al la Senato per la Ruĝa Listo en 2006.

* * *

Komentario de la Konsulo:
Ni bonvenigas la klopodon speguli la Deklaracion pri la Esenco de la Afrika Esperantismo en organiza framo. Tial ke la Forumo esprimis sian aprezon pri tiu dokumento jam en 2006, la Esperanta Civito nature rigardas al tiu klopodo kun pozitiva intereso.

Tiurilate estas rimarkinde, ke nek UEA nek SAT esprimis sian aprezon (eĉ male, ene de la Komitato de UEA): ĉu ili do kunlaboros kun UETA, laŭ la deziro esprimita de ties fondintoj? Ĉi tiiuj nuntempe konfliktas kun Roterdamo (pro kaŭzoj internaj al UEA, kiuj ne koncernas la Esperantan Civiton). Cetere la juraj statusoj de UEA kaj SAT estas la samaj (asocioj registritaj en lando de Eŭropa Unio), dum MAS ŝajnas virtuala reto kaj la Esperanta Civito ne estas asocio, sed alispeca subjekto.

Fine ni ankaŭ rimarkas, ke UETA ne publikigis ankoraŭ sian statuton, do ĝi ŝajnas pormomente nur projekto de organizo, kies efektiva fondo eble koincidos kun kongreso anoncita por 2011 aŭ 2012. Ĉiukaze, grava novaĵo en la Tago de ĉiuj Pioniroj.

[HeKo 433 3-A, 14 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0636 s s 
  Total: 0.0783 s s