Esperanta Civito

Grava financa krizo en SAT

La lasta numero de "Sennaciulo" alarmas pri la financa stato de la asocio, kun glora paseo kaj plora nuno, fondita de Eŭgeno Lanti antaŭ 85 jaroj. Jen la editorialo en sia esenco:

"Pro la faktoj ke ni perdis multajn membrojn (*) kaj ne alvenas sufiĉe da novaj, krome niaj libroj malbone vendiĝas, nia financa situacio iĝis tre malbona. Tio signifas ke ni ne plu povos pagi nian solan laboriston. Kion fari? Ĉu ni devos maldungi lin?"

La sola dungito de SAT kostas duonon de la enspezoj jare, fakte la tutan membrokotizaron. Ĉe UEA estas same, eĉ pli malbone: la tuta oficistaro kostas ĉirkaŭ du trionojn de la enspezoj jare. Sed UEA havas grandan rezervokapitalon, kiu mankas al SAT. El tiu kapitalo Roterdamo kovras siajn ĉiujarajn deficitojn. La spezkalkulo 2005 de SAT montras tamen ekvilibron, eĉ tre etan profiton. Krome ne mankas en Francio formoj de sociala ŝtata helpo, kiuj povus parte financi la laborpostenon. Do eble la situacio ne estas tiel senespera.

(*) En 2005/6 proteste eksiĝis de SAT interalie gravaj intelektuloj kiaj Marie-France Conde Rey, Vilhelmo Lutermano, Perla Martinelli, Michel Duc Goninaz.

[HeKo 306 7-A, 18 jul 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0232 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0662 s s