Esperanta Civito

Gbeglo respondas al afrika kritikanto

C-ano Koffi Gbeglo respondis al s-ro Oliver Mazodze, kiu per dua publika letero (dissendita de d-ro Renato Corsetti) distanciĝis de la "afrikanistoj" kaj de ilia nova kreitaĵo, Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko.

En sia komuniko, c-ano Gbeglo komence agnoskas ke la uzo de la vorto "blankulo" por indiki eŭropanojn ne estas adekvata, kaj konsentas pri la evito de esprimoj kiuj povas ŝajnigi rasismon. Sed samtempe li precizigas ankaŭ la esprimojn de sia kontraŭulo: "Tute ne estu LA PLEJ TAŬGA STRATEGIO, sed LA LAŬ MI TAŬGA STRATEGIO. Tiel oni komprenos, ke vi donas nur vian vidpunkton. Plie, necesas bone pesi la vortojn por ne vundi la aliajn. Mi ne konsentas kun vi pri via termino "grupeto da samkontinentanoj". Ĉu estas grupego ie? Kiom da homoj intervenas en UEA-retlistoj, antaŭ ol UEA-gvidantoj konkludas, ke UEA-membroj decidas. Se vi bone analizas la afrikan movadon, vi vidos, ke homoj, kiuj nun deziras ŝanĝon estas la veraj pioniroj nunaj de la movado en Afriko."

Al la kritiko pri la troa pezo de togolandanoj en la iama Afrika Oficejo, Gbeglo reagas tiel: "La aferon Afrika Oficejo vi nun ne komprenas. Neniu en la komenco diris, ke AO migros de lando al lando. Eĉ kiam ĝi estis translokita al Benino, neniu havis tiun ideon. Nur kiam UEA-korifeoj trovas, ke Afrika Oficejo ne bone funkcias en Benino, ili tiel rezonas por pravigi sin. Kiam komenciĝis Afrika Oficejo, Osmo Buller rifuzis kunlabori. Li eĉ kontraŭ la ideo estis. Tial li rifuzis subskribi laborkontrakton de la laborantoj. Kion vi ĵus diris pri la translokigo de AO de lando al lando, en kiu dokumento vi trovis ĝin? Ĉu estas regularo por la funkciado de AO? Vidu kiel oni traktas vian Afrikon. Ĉion pri ĝi oni improvizas."

Gbeglo arde kontestas la supozon de Mazodze ke "gastigo de la Afrika Oficejo en kiu ajn lando havigas profitojn plurajn al la gastiganta lando: situo de la Afrika Oficejo en iu lando ebligas progresigon pli rapidan kaj pli vastan al la Esperanto-movado en tiu lando, kaj oni devas do permesi, ke ĉiuj landoj afrikaj eventuale ricevu tian eblecon." Laŭ la afrika akademiano, "la gastado de AO en Togolando tute ne helpis Togolandon, sed inverse: la movado en Togolando helpis la bonan funkciadon de AO en Togolando. Vidu nun kiel fartas AO en Benino, kaj ankau la benina movado."

Poste Gbeglo rekte akuzas Roterdamon: "Kial tiu diskriminacio al Afriko? Ĉu vi scias, ke en CO oni rifuzis dungi afrikanojn? Ne estas skribita regulo pri tio, sed tio ja estas fakto. Mi havas pruvojn."

Al la skeptikeco de sia zimbabva kritikanto, rilate al "Esperantujismo", Gbeglo replikas per ne konvinka frazo: "Vi ne povas scii tion, kio estas en mia kapo pri Esperantujismo. Do nenion vi povas alĝustigi." Poste li puntilias pri lingva detalo, ŝarĝita je forta konotacio: "Multjaraj esperantistoj diras ke Esperantio kaj Esperantujo reprezentas la saman aferon, kiel ankaŭ Francujo kaj Francio. Sed aliaj asertas, ke Esperantio estas de la medio de la Esperanta Civito. Tie ĉi Esperantio diferencas de Esperantujo. Mi dirus, ke Esperantio estas parto de Esperantujo. Esperantisto, kiu konsideras esperanton ne nur kiel komunikilon sed ankaŭ kiel identigon kaj artan perilon, estas Esperantiano. La esperantianaro estas Esperantio. Ĉiuj uzantoj de esperanto estas esperantistoj kaj la tuta esperantistaro estas Esperantujo. Tiel mi komprenas la aferon." Kaj plu: "Se vi uzas la terminon civitanoj tie chi, tuj vin oni konsideros ano de la Esperanta Civito. Mi ne scias, ĉu vi havas informojn pri la Esperanta Civito."

Al la aserto de Mazodze, laŭ kiu la centro de Esperantujo estas la Universala Kongreso, Gbeglo kontraŭargumentas: "Sciu, ke UK perdis sian karakteron iaman kaj nun estas nur kongreso de UEA-membroj, kvankam ankaŭ nemembroj de UEA ĝin partoprenas. UEA estas tutmonda. Kiel vi komprenas tie ĉi la vorton Tutmonda? Ĝi signifas, ke homoj tra la tuta mondo aniĝas al ĝi. Ankaŭ SAT estas tutmonda.Tiaj estas ankaŭ ILEI, IKUE, KELI, la Esperanta Civito, MAS, ktp. La tutmondeco tute ne signifas, ke la organizaĵo reprezentas Esperantujon. UEA estas parto de Esperantujo, en kiu estas ankau SAT, MAS kaj la Esperanta Civito. Vi viakaprice tro vastigas la kampon de UEA: "UEA, kies ĉefa rolo estas do kunordigi kaj respondeci pri instruado kaj aplikado de Esperanto en la tuta mondo". Ne, UEA ne havas la rolon kunordigi E-aferojn en la mondo. Ne, nun tute ne estas tiel. UEA zorgas pri sia kampo, kaj ankaŭ la aliaj E-organizaĵoj pri siaj respektivaj kampoj. Bonvolu bone informiĝi pri Esperantujo. Vi eraras, dirante: "Afrika Esperanto-movado daŭre restas parto el la tutmonda Esperanto-organizaĵo UEA, ĉar Afriko nature apartenas al Esperantio". Estas vere, ke Afrika Agado estas parto de Esperantujo, sed UEA tute ne estas la tutmonda Esperanto-organizaĵo en la senco, ke nur ĝi reprepzentas la tutan espeprantistaron. Ne, nun neniu E-organizajho havas tiun ĉi rolon. UEA batalas por havi tion, sed nun montriĝas, ke ĝi ne povas tion havi, ĉar ĝiaj gvidantoj tute ne estas malfermaj al la aliaj homoj. Afriko estas parto de Esperantujo, sed ne parto de UEA. SAT tute ne estas parto de UEA. Tia estas ankaŭ MAS kaj la Esperanta Civito. Certe vi scias, ke SAT kaj MAS estas en kunlaboraj rilatoj kun UEA. Jes, tia estos ankaŭ Afrika Agado. Tia estu Afriko en Esperantujo. Afriko estu kiel UEA, SAT, ktp elemento de Esperantujo, kiel ĝi estas elemento de la mondo apud Eŭropo, Ameriko, Oceanio kaj Azio."

Post la atentigo, ke "la akademio de Esperanto estas neniel ligita al UEA", sed tute sendependa institucio, Gbeglo insistas pri la memstareco de la afrika esperanto-komunumo: "Afriko povas sendependiĝi de UEA, ĉar ankaŭ UEA estas kiel SAT kaj aliaj E-organizaĵoj elementoj de Esperantujo. Jes, ankaŭ Afriko havas sian lokon en Esperantujo kaj tion oni ne surtretu. La sendependiĝo de Afrika Agado tute ne signifas, ke Afriko disiĝas de E-organizaĵoj. Ne, tute ne! Kiel E-organizaĵoj kunlaboras unuj kun la aliaj, kaj tion faru ankau Afriko. Eĉ se afrikano estas prezidanto de UEA, tio tute ne solvos la problemon, ĉar tiu afrikano estas prezidanto ne de la tuta Esperantujo sed nur de parto de ĝi. Se afrikano estu prezidanto de parto de Esperantujo, kaj ankaŭ Afrika Agado estas parto de Esperantujo, kial li ne estu prezidanto de tutafrika E-instanco?"

Daŭre kontestante la koincidigon inter UEA kaj la tuta esperantistaro, Gbeglo konkludas: "La prezidanto de UEA tute ne estas la prezidanto de la tutmonda Esperantistaro. Kiam elektiĝis Renato Corsetti kiel la prezidanto de UEA en 2001, li deklaris, ke li estas la prezidanto de ĉiuj esperantistoj. Ĉu tio estas vera? Renato estas SAT-ano, sed lia prezidanteco en UEA tute ne valoras en SAT, ankaŭ kiu havas sian prezidanton. Renato tre bone scias, ke li neniam povas esti prezidanto de ĉiuj esperantistoj."

En la fino, c-ano Gbeglo lanĉas inviton al sia kritikanto:
"Kara Oliver,
Mi tute bone komprenas vin. Tial mi ne kolere reagis al viaj vortoj. Tiel mi kondutas ankaŭ al aliaj afrikanoj, kiuj sekvas UEA-gvidantojn por ĵeti koton al mi. Al ili mi diras: "UEA-gvidantoj tre bone scias, ke ili surtretas min. Vi
nenion komprenas, sed vi ŝatus sekvi ilin. Ĉar mi scias, ke vi nenion komprenas, sed blinde sekvas ilin, nenion mi respondu al vi". Tiel mi kondutu nun ankau al vi."

"Mi jam pli ol 20 jarojn laboras kun Hans Bakker. Mi estis dum ses jaroj estrarano de UEA. Mi proksmighis kaj proksimas al aliaj E-organizajhoj kaj rilatas kun spertegaj Esperantistoj tra la mondo. Ankaŭ vi faru tiel, kaj vi multon komprenos. Kiel vi nun konsideras UEAn, tiel ankaŭ mi antaŭ 20 jaroj konsideris ĝin. Sed nun, estas tute alia konsidero. UEA ne egalas al Esperantujo, sed ties elemento ĝi estas apud aliaj elementoj. Ankaŭ la tutafrika E-organizo estas parto de Esperantujo apud UEA, kun kiu ĝi larĝaskale kunlaboros."

"Mia frato Oliver, neniu malŝatas kaj akuzaĉas vin, sed ĉiuj volas, ke vi komprenu nian movadon. Vi nun vidas vian eraron, ke nun vi pli bone komprenas la intencojn de la homoj, kiuj nun laboras ke estu sendependa afrika E-organizo. Nur tiu chi liberigos Afrikon. Ni fratece etendas niajn brakojn al vi. Aliĝu al nia laboro kaj kune ni alte portos nian Afrikon ankaŭ en Esperantujo kunlaborante tute libere kun ĉiuj."

[HeKo 433 8-A, 18 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0612 s s 
  Total: 0.0765 s s