Esperanta Civito

Unua turka agnosko pri la armena genocido

Hieraŭ la memortago de la armena genocido vidis ceremonion ankaŭ en Istanbulo. La unuan fojon turkoj rememoris pri la masakroj kontraŭ la armenoj dum 1915-17, rompante tabuon en lando kiu rifuzas la tezon de la genocido, spite al la pruvoj prezentitaj de la armena diasporo.

La plej grava manifestacio okazis en Placo Taksim, urbocentre, kie pluaj centoj da homoj sidadis sur la pavimo dum longaj minutoj, kun kandeloj enmane, antaŭ ol aŭskulti armenan muzikon el laŭtigilo. Pluraj centoj da policistoj en civila aŭ en kontraŭtumulta vesto ŝirmis la manifestacion nekutiman en Turkio, malhelpante la proksimiĝon de kontraŭmanifestaciantoj, konstatis AFP.

La alvoko al ĉi tiu honormedito, inicitatita de intelektuloj kiel Ahmet Insel, invitis "ĉiujn kiujn sentas ĉi tiun grandan doloron" ariĝi. Prudente, la organtizantoj uzis en sia teksto la formulon "granda katastrofo" anstataŭ la termino "genocido".

Pli frue en la tago cento da personoj ariĝis sur la azia bordo de la urbo. Laŭ alvoko de la Organizo de Homaj Rajtoj (IHD) kaj sub la slogano "Neniam plu!", ili rememoris la arestadon de 220 armenaj intelektuloj, 24 aprilo 1915, starton de la masakroj.

"Turkio strebas al ia memorpolitiko, malgraŭ la oficiala lingvaĵo" kiu nete rifuzas la terminon "genocido", klarigis al AFP Cengiz Aktar, esploristo en la universitato de Bahçesehir (Istanbulo). "La ĝino eliris el la botelo" aldonis s-ro Aktar, laŭ kiu "la rompitaj tabuoj ne koncernas nur Armenion, sed ankaŭ aliajn kaŝitajn subjektojn", ekzemple la demandon pri la rajtoj de la kurda minoritato.

En 2005, la turka Nobel-premiota verkisto Orhan Pamuk estis draŝita de la turka justico ĉar li deklaris: "miliono da armenoj kaj tridek mil kurdoj estis mortigitaj ĉi-lande". Du jarojn poste, la armena ĵurnalisto Hrant Dink estis murdita en Istanbulo. La impona partopreno de turkoj ĉe lia enterigo malfermis la vojon al revizio de la oficiala historiografio.

(fonto: AFP)

[HeKo 434 7-A, 25 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0302 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0749 s s