Esperanta Civito

David de Ugarte pri la Esperanta Civito

David de Ugarte verkis tre interesan artikolon pri la Esperanta Civito, en "El Correo de Las Indias". La Konsulo komentariis la artikolon kaj respondis al kelkaj demandoj, rekte en la kastilia. Vi trovas ĉi-sube la esperantan version. La artikolon de David de Ugarte tradukis Manuel Ortega.

* * *

La pozicio de Zamenhof en la hebrea diasporo estis tre aparta. Kiel por preskaŭ ĉiuj aŝkenazaj intelektuloj, la hebrea demando estis fundamenta ankaŭ por Zamenhof. Tamen la solvo kiun li proponis estis nek la cionista nek la bundista. La spiritaj majstroj de la hebrea Zamenhof estis Hilel, Mendelsohn kaj Akad-Ĥam; precipe la unua. La solvo proponita de Zamenhof estis la reciproka asimiliĝo de judoj kaj gojoj: se la aktiva cionismo de Herzl strebis ke oni parolu pri la hebreoj kun la sama respekto rezervita al francoj, germanoj aŭ rusoj, la hilelismo de Zamenhof strebis ke oni forgesu la nomojn de la popoloj, tiel ke la hebreoj mem estu forgesitaj, kaj ĉiuj nomus sin "homaranoj".

Por apliki sian solvon de la hebrea demando (la "neŭtraligo" de ĉiu nacia identeco, por konstrui novan transnacian identecon) Zamenhof bezonis lingvon, novan kaj facilan kaj internacian: tial li inventis esperanton. Per tio, la hebrea demando kupliĝis al la historio de interlingvistiko, la serĉado de la plej bona internacia lingva komunikilo.

Zamenhof bezonis ankaŭ novan filozofion, por "neŭtraligi" la diferencon inter la religioj, kiun li konsideris decida faktoro same kiel la manko de universala lingvo.Tial li proponis aktualigitan version de Hilelismo, inspiritan de transreligia monoteisma universala etiko. Evidente al la plejmulto de la esperantistaro tute ne interesis la ideoj de Zamenhof, trans la adopto de internacia helplingvo, teknologia rimedo sen interna ideo, kiel la telefono. En tiu ĉi koncepto trovas siajn radikojn la finvenkismo. 

Krome, Zamehof kredadis ke lia proponos estus realigebla konstruante (per la novaj lingvo kaj etiko neŭtralaj) novan popolon, kiu estus la avangardo de la mondo globalizita per la novhilelismo. Komence li pensis ke la nova popoleto povus naskiĝis el la hebreoj mem. Poste li turniĝis al la ideo ke povus esti la esperantistoj. En tiu zamenhofa vizio, sekularigita, trovas sian radikon la raŭmismo, kaj do la Esperanta Civito (hispane kaj itale kiel latine: Civitas Esperántica).

* * *

Al postaj demandoj de s-ro David de Ugarte c-ano Giorgio Silfer respondis:

1) Laŭ la finvenkistoj esperanto estas helpa lingvo, laŭ la raŭmistoj esperanto estas kultura lingvo. Tamen raŭmismo (kaj certe la Esperanta Civito) estas tolerema kaj akordiĝema kun ĉiuj: finvenkisma asocio povas aliĝi al la Pakto. Do la divido ne estas tiom profunda: nur la nego pri la ekzisto de kulturo propra al la esperantlingva diasporo malhelpas la dialogon kun la raŭmistoj.

2) Neniam Zamenhof pensis pri Palestino kiel propulsa centro de "neŭtrale homa popolo", tamen jes pri urbo en Svislando. 

Certe ke diasporo devas organizi sin en la ekonomio, unue per financa rimedo: la propra alternativa banko. Tio estas Fondumo Pro Esperanto, ĵus iniciatita. De tie startos aliaj projektoj, unuavice celontaj la dotadon de la paktintoj per propraj rentodonaj nemoveblaĵoj, laŭ la Konstitucio mem de la Esperanta Civito.

Davide de Ugarte demandis plu, kaj la Konsulo plu respondis:

3) Kioma procento de la Civitanoj uzas esperanton kiel familian lingvon? Kioma procento de la finvenkistoj uzas esperanton kiel familian lingvon?
Tio estas kvazaŭ demandi: kioma procento de la israelanoj uzas la novhebrean kiel familian lingvon? kioma procento de la hebreoj en la diasporo uzas la novhebrean kiel familian lingvon? Fakte, finvenkisto ne bezonas koni esperanton: multaj finvenkistoj estas "eternaj komencantoj"; kaj neniu povas ricevi la esperantan civitanecon sen posedo de almenaŭ la nivelo A2 (la granda plejmulto de la Civitanoj havas pli ol B1-nivelon). Tial nature esperanto estas la familia lingvo ĉe pli ol 50% de la Civitanoj, kaj certe multe malpli ol 50% de la ceteraj.

4) Ĉu vi pensis iris pli for ol la financadon por la establoj? Ĉu vi planas krei ekonomion el kiu povu vivi viaj Civitanoj?
Mi komprenas la tutan preamblon kaj konsentas. Certe la socikultura aŭtonomio kaj la ekonomia estas du manoj de la sama korpo. Permesu al mi alian analogion (analogio ne estas egaleco de kazoj).
Se mi ne eraras, en la procezo de decentralizo de Hispanio la regionoj ne kondutis sammaniere. Iu insistis prioritate pri la lingvo kaj la eduka sistemo (Katalunio), alia insistis prioritate pri la fisko (Eŭskio). La Esperanta Civito, inter la (potencialaj) "filés", situas pli proksime al la kataluna ekzemplo. Nia prioritato estas la procezo de koherigo de la paktintoj kaj la disvolvo de la civitana konscio. En tiu ĉi dinamiko trovas sian lokon ankaŭ la kreo de ekonomio por kaj per la esperanta "demos". Kaj tiu kreado dependos de la programoj de la diversaj kandidatlistoj, en la konfronto ĉe la demokratiaj elektoj de la nova Senato.

[HeKo 435 3-C, 29 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0179 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0629 s s