Esperanta Civito

Afrika komisiono paŭte ignoras UETAn

Nenia mencio pri la ĵus fondita "Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko" legeblas en la lasta numero de "Esperanto en Afriko", dissendita antaŭ du tagoj. Tamen la fondo de UETA estas grava novaĵo en aprilo 2010, sed verŝajne la Afrika komisiono de Universala Esperanto-Asocio (sub la respondeco de Jean Codjo, beninano loĝanta en Kanado) ne samopinias.

Aludo al la sendependiĝo de la afrikanoj aperas en la enkonduketo al la bulteno de la Afrika UEA-komisiono:
"De pli ol tri jaroj ekas diversaj kaj eĉ kakofonplenaj eĥoj el Afriko pri la movado. Por kelkaj afrikanoj, tio estas signo de malsukceso, dum aliaj trovas en tiu diverseco signon de maturiĝo. Diversaj opinioj pri sama afero normale ne malhelpas al sukceso aŭ al evoluo pozitiva de tiu afero, krom se homoj kun aparta vidpunkto ne akceptas, ke ili povus erari, sekve ili ne toleras alian vidpunkton malsimilan al tiu kiun ili defendas. La Afrika Oficejo de UEA provas aperigi ĉiujn vidpunktojn, se kompreneble homoj sendas ilin".

Tial ke aperas neniu informo pri UETA (kaj neniu pri Afrika Centro Esperantista, kaj neniu el la multaj vaste dissenditaj de c-ano Koffi Gbeglo), oni devus dedukti ke la komisiono aŭ la oficejo de UEA ricevis nenion. Aŭ eble la redakcio de "Esperanto en Afriko" disĉiplas en la skolo de ak. Stano Marĉek, redaktoro de la UEA-organo.

Cetere, la oblikva aludo en la unua teksto fariĝas rekta pledo kontraŭ la kritikantoj de la Corsetti-strategio, en la lasta paĝo, kie s-ro Dismas Robert skribas:
"Mi delonge havas tiun ideon, ke Esperanto ne estas politika partio. La ideo naskiĝis kiam mi hazarde legis mesaĝojn de kelkaj nekonataj esperantistoj en Afriko kiuj plendas pri homoj kiel vi, Renato Corsetti, ktp kiuj detruas la afrikan movadon. Mi pripensis, ĉu Esperanto jam politikiĝis? Kial oni ne respektas aliulojn? Kial oni insultas, maldecas kaj nejuste kritikas aliulojn?"

Ĝis hodiaŭ la sola amika reago al la nova afrika organizo venis el la Esperanta Civito. Almenaŭ pormomente, la afrika UEA-komisiono paŭte ignoras UETAn.

[HeKo 435 5-A, 30 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0542 s s 
  Total: 0.0705 s s