Esperanta Civito

Senata rezolucio el civitana ideo

La Konsulo fermis hieraŭ la unuan senatokonsulton pri propono de ne parlamentano. La ideo de c-ano Carlos María el Brazilo transformiĝis al rezolucipropono, subskribita de sen. Felszeghy, Gonĉarov, Martinelli (Verda grupo) kaj Bartek (Blanka grupo). Efektive ĉiuj grupestroj, inkluzive de la Ruĝa, sin esprimis favore, do preskaŭ certe la rezolucio estos aprobita ĉe la venonta senata sesio, en aŭgusto.

La propono komisias la Kapitulon rilati kun gejunuloj havantaj la esperantan civitanecon, por ke ili (kun la subteno de la Kapitulo) "iniciatu kaj partoprenu kun aliaj eventuale sen la esperanta civitaneco, kvazaŭ delegitoj de la respektiva etno (eĉ se ghi ne havas naciŝtaton), eksperimentan <Forumon de la esperanto-junularo pri la monda paco>, kiu disvolviĝos [...] kvazaŭ miniatura UN-asembleo".

Enskribante la rezoluciproponon en la tagordo de la senata sesio, la Konsulo ĝoje konstatis, ke "la ideoj de unuopa civitano facile atingas la Senaton, kio montras kvalitan kreskon de la demokratio en Esperantio".

[HeKo 435 6-C, 1 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0987 s s 
  Total: 0.1121 s s