Esperanta Civito

Memkritiko de François Hounsounou el Benino

Mi eksciis pri la Esperanta Civito en la Centra Oficejo de UEA dum kafopaŭzo, per "Libera Folio". Neniu afrikano kiel mi sciis la kialon de miskompreno, kiu okazis inter UEA kaj la Civito. Naive/naivule tio naskis ian problemon inter Gbeglo Koffi kaj mi. Mi konfesas, ke mi tute ne komprenis la fonton de la problemo. Kaj neniu afrikano dume kapablis klarigi al ni la problemon por ke ni estu informitaj. Do per Raoul Hounnake mi ekkomprenis la veron kaj estas pli informita. Mi devas danki al Raoul. Mi estas ege kulpa, sekve al la klarigo de Raoul Hounnake.

Mi legis: "sen la Esperanta Civito, la strukturo de AWC simple ne ekzistus en Afriko". Per tiu frazo de vi, mi komprenis, ke mi ne havis amikojn sed mi nur havis homojn, kiuj ŝatus profiti de mia diligenta agado por montri al aliaj, kiuj bone agadas en Afriko. Ekzemple UEA kaj Gerhard Hirschmann. Tiu lasta devis viziti Togolandon dum sia vojaĝo en Afriko. Mi skribis al Adjévi Adjé en Togolando. Kaj finfine Gerhard informis min, ke UEA ne ŝatus, ke li vizitu Togolandon. Kaj kiel Juri Smolder. Mi estis preskaŭ kiel ia marioneto/teatropupo por UEA kaj Gerhard. Mi multvarbis esperantistojn kaj neesperantistojn en Afriko al AWC kaj organizis regule esperanto-seminariojn por trejni ilin. La aliaj lokaj direktoroj de AWC en Afriko estas varbitaj de mi. La registro-centro povus konfirmi mian agadon ĉe AWC en Afriko. Mi eĉ varbis neafrikanojn al AWC.

Mi do agnoskas, ke mi skribis al Senegalio konforme al la decido de Gerhard Hirschmann. Mi kontraŭvole skribis tiun mesaĝon. Gerhard mem ŝajnus esti civitano laŭ via supra frazo. Se jes, kial li tiel kondutis en Afriko kaj ne povus diri al ni la veron? Bedaŭrinde li ne plu vivas. Mi ne estis prudenta ĉar dum UK en Florenco Daniel Durand atentigis min. Mi tute ne sciis, ke Gerhard havis alian ideon malantaŭ nian densan rilaton.

Dum la restado de Gerhard en Afriko, li amis sinjorinon (kiun mi regule financis) al kiu li ŝatus transdoni mian agadon ĉe AWC, kaj mian projekton subskribitan en Germanio al iu profitema grupo. Mi rapide informis la ambasadorojn (en Benino kaj tiun en Berlino), kiuj enŝovis nazon en mian projekton. Li ne plu sciis kion fari. Li deklaris publike, ke li forprenis mian direktorecon. Bonvolu pardoni min: Gerhard tre malbone kondutis kaj mi ne dirus, ke li estas afrikano. Poste li hontis kaj malaperis esperante kaj mondcivitanece. Li preparis Bernard Henry kontraŭ mi.

Mi hodiaŭ estas tre libera, sendependa kaj rajtas rilati kun organizoj, kiuj plaĉas al mi. Mi ekbruligis la miskomprenon, kiu estis inter Koffi kaj mi. Mi subtenis lian ideon pri la starigo de Unuiĝo de Esperantistoj en Tuta Afriko (UETA).

Mi pardonpetas al ne nur al la plendinto (Esperanta PEN-Centro) sed ankaŭ al la tuta Esperanta Civito pro mia naiva agado. Mi dankas al Raoul Hounnake, kiu lumigis min pri la Esperanta Civito. Se mi komence estus informita pri la rilato inter AWC kaj la Esperanta Civito, mi ne sendus tiun mesaĝon al Senegalio. Je la fino, Gerhard ne honestis kun mi.

Mi ŝatus, ke ni agadu mane-al-mane en la Esperanta Civito. Mi denove pardonpetas la plendinton, por forigi la embargon kontraŭ mi. Mi aparte ŝatus, ke ni estu ĉiuj amikoj. Post la forigo de embargo ("cavendum"), mi petos vin konsideri mian organizon, kiun mi gvidas instruade kaj projekte.

Daniel Durand skribis: Do, konklude, vi estas eble ''forĵetita'' de la movado de Gerhard, sed vi daŭre estas civitano de la mondo enlistigita en la Mondcivitana Registrolibro, kaj esperas, ke vi daŭre diskonigos la tezojn de la mondcivitanoj. Ĉiu civitano de la mondo rajtas fondi sian propran asocion, sian propran movadon, eĉ se tio malaltigas la forton de la tutmondismo; sed neniu civitano rajtas dikti la penson kaj la agadon de la alia civitano de la mondo.

Mi mem gvidas la esperanto-sekcion "Afrika Centro Mondcivitana NGO-ACM" en Benino kun diversaj personoj.

Esperante, ke vi pardonos min pro mia naiva kondukto vidalvide al la Esperanta Civito, mi deziras al vi ĉion bonan.

(François Hounsounou el Benino, 2010 05 01)

NOTO: Esperanta PEN-Centro (organizinta la Literaturan Seminarion en Dakaro, 2007) komunikis al la Kortumo ke ĝi reprenas sian rezervon pri s-ro Hounsounou. Samtempe la Esperanta PEN rekomendis al la Kortumo, pere de ĝia aktisto, konsideri la oportunon submeti la memkritikon de s-ro Hounsounou al c-anoj Adjé, Gbeglo kaj Henry, kiel personoj informitaj pri la faktoj, antaŭ ol la matrikulisto malfermu la proceduron por lia peto pri la esperanta civitaneco.

[HeKo 436 6-B, 8 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0478 s s 
  Total: 0.0627 s s