Esperanta Civito

ALTE-seminario por enmigrantoj

Esperanto estis reprezentita de d-ino Meg Bianchi, nome de Kultura Centro Esperantista, hodiaŭ dum la seminario de la Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj en Romo, specife dediĉita al la lingvotestado kiel antaŭkondiĉo por restadpermesoj kaj ŝtataniĝoj ene de Eŭropa Unio.

La seminarion, kiun flanke de Esperantio partoprenis nur KCE (komisiite de la Esperanta Civito), organizis la Fremdula Universitato de Peruĝo. Krom la membroj de ALTE alestis pluraj ekspertoj de universitatoj kaj de la itala ministerio pri internaj aferoj. La anoncita partopreno de la ministro, Roberto Maroni, tamen ne okazis.

Dum la tuta tago oni analizis la situacion en diversaj eŭropaj landoj. Se Italio relative malfruas en la enkonduko de selekta lingvotestado antaŭ ol koncedi civitanajn rajtojn, aliloke oni estas jam pli rigora. Aparte restrikta ŝajnas la normaro en Nederlando, laŭ raporto de d-ino Bianchi. Ĝenerale inter la ALTE-membroj regas multaj rezervoj pri tiu ĉi speco de lingvotestado, pro la risko de diskriminacia kaj eĉ segregacia utiligo.

Morgaŭ okazos la ĉiujara internacia konferenco de ALTE, daŭre en Romo, kun karaktero de informa kaj faka prelegaro. La plej grava kunveno efektive disvolviĝis hodiaŭ.

La KCE-teamo aganta por la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito havos laborkunsidon ĉi-semajnfine en Alta Italio.

[HeKo 437 2-C, 11 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0176 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0643 s s 
  Total: 0.0819 s s