Esperanta Civito

Nur Corsetti defendas Dasgupta

Sekve de la UEA-interna polemiko pri homaj rajtoj inter Maria Sandelin (diversgrade apogita de Kalle Kniivilä, István Ertl, Andreas Kuenzli kaj plia UEA-ano, pseŭdonime Unuel, fakte la sola argumente efika) kaj Probal Dasgupta, nur Renato Corsetti intervenis por defendi la tezon de la UEA-prezidanto. Neniu estrarano de UEA kaj neniu kandidato al la Komitato (inkluzive de la superabunde kampanjanta José Vergara) intervenis favore al prof. Dasgupta.

Jen la opinio de d-ro Corsetti: "Mi estas komplete konsenta pri ĉiuj diroj de Probal Dasgupta. Mi dirus precize la samon sed eble malsame pajace. Mi ĉiam pli miras kiom okcidentanoj estas komplete fermitaj en siaj televidoj, kiuj rediras de mateno al vespero la samajn vidpunktojn de la imperio. Se temas pri homaj rajtoj, certe Ĉinujo kaj Kubo malrespektas kelkajn el la artikoloj de la deklaracio pli ol aliaj ŝtatoj, sed multegaj potencaj ŝtatoj okcidentaj (Usono, Britujo, kaj multaj aliaj) komplete malrespektas duonon de la deklaracio (pri sociaj rajtoj). Neniu rajtas laŭte paroli pri kelkaj el la artikoloj samtempe subtretante la aliajn."

La supra opinio kongruas kun la ofte esprimita pekinismo de d-ro Corsetti. Kaj se estas vere, ke neniu estrarano defendas la tezon de prof. Dasgupta, veras ankaŭ ke neniu estrarano aŭ oficialulo de UEA kontestas ĝin. Tio konfirmas la fakton ke la nuna politika linio de Universala Esperanto-Asocio, statute neŭtrala, fakte estas malneŭtrala: des pli kiam temas pri homaj rajtoj.

En Esperantio la klasbatala maldekstro insistas, ke sociaj rajtoj prioritatas kompare kun la homaj: la liberigo el la bezonoj pli gravus ol la esprimlibero. Efektive Gandhi mem diris: "Por malsatulo la sola Dio estas pano". Sed la nova, neklasbatala maldekstro malkonsentas, ke la manko de esprimlibero kaj la malsufiĉa respekto al la naturo estu tolereblaj rimedoj por realigi la sociajn rajtojn. Ĉar el tio rezultas, kara Corsetti, ke Popola Ĉinio iĝis Polucia Ĉinio: ia fuŝa karbokopio de Usono, eĉ kun la samaj sociaj patologioj -- de la ofta ekzekutado ĝis la murditaj infanoj.

(Giorgio Silfer)*

*kiu kaptas la okazon por atentigi, ke neniu teksto en "Libera Folio" estu atribuita al Giorgio Silfer.

[HeKo 437 4-A, 13 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0720 s s 
  Total: 0.0869 s s