Esperanta Civito

Kondolenco pri Pastro Manuel Casanoves

La 15an de aprilo forpasis en Barcelono Manuel Casanoves i Casals (1927[1950]-2010), romkatolika pastro kaj Klaretana misiisto. Poligloto (li eĉ flue kaj parkere deklamis poezion en diversaj lingvoj), katalunisto kaj katalunologo, pastro Casanoves estis homo tre klera kaj aminda, natura posteulo de la tragike pereinta pastro Font i Giralt, en la konscio de la esperanto-komunumo. Ne hazarde li partoprenis la restarigon de la Internaciaj Floraj Ludoj en 1978 (kies juĝkomisionon li prezidis dum kelkaj jaroj) kaj prezidis la ĵus (re)fonditan Katalunan Esperanto-Asocion ĝis 1986. Interalie, dum lia mandato KEA fariĝis membro de Kooperativo de Literatura Foiro.

Inter liaj multaj meritoj gravas memori, ke Manuel Casanoves fondis la hispanan sekcion de Amnestio Internacia, 15 julio 1978, kaj estis ĝia unua prezidanto. Leginte en la periodaĵo "The Observer" artikolon de la brita advokato Peter Benenson, fondinto de Amnestio Internacia, li tuj aliĝis al AI. Okaze de la perla jubileo de la organizo en 2008, tiel li rakontis la originon de la hispana sekcio: "Ni kunvenis kun kelkaj gejunuloj unuafoje en Barcelono (...), alestis ankaŭ ĵurnalistoj (...). Poste ni kunvenis periode. Ni komencis partopreni en kampanjoj kontraŭ torturo en Paragvajo, Urugvajo, Popola Ĉinio. Ni akiris iom da voĉo en Hispanio, tamen restante ekster leĝa statuso". 

Tiu manpleno da aktivuloj, preparitaj de Casanoves, tridek jarojn poste fariĝis organizo kun pli ol 58.000 membroj kaj pli ol 1.800 aktivuloj, mobilizanta milionojn da homoj por defendi la homajn rajtojn tra la tuta mondo. Pastro Casanoves ĝin difinis tiel: "Mi opinias ke Amnestio Internacia estas la voĉo de la konscienco".

(informo el la Blanka grupo en la Senato de la Esperanta Civito)

Kondolencas interalie Kataluna Esperanto-Asocio, LF-koop, la redakcio de "Heroldo de Esperanto" (kies dumviva abonanto pastro Casanoves estis).

[HeKo 437 5-B, 13 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0385 s s 
  Total: 0.0513 s s