Esperanta Civito

"Femina" 22 pri socio kaj kulturo

Tre interesa enhavo por la junia numero de "Femina", ĉefredaktita de sen. Perla Martinelli, kiu prizorgas ankaŭ la grafikon de la internaj paĝoj, dum la kovrilon kaj kontraŭkovrilon desegnis Rolf Ernst. La nova numero estas jam survoje al la abonantoj.

C-ano Francisko Degoul en "Zamenhofa dilemo inter Kreono kaj Antigono" psikanalizas la influon de la patrino al Lazaro Ludoviko Zamenhof. La patriarkan socion de Litovio esploras Rita Valciukaite per la eseo pri la litova verkistino Zemaite. Sonja Brun portretas en Eva Maillart la fascinon de la mondesploro. C-ino Etel Zavadlav enkondukas al unika socia mikrofenomeno en ankoraŭ ekzota angulo de Eŭropo: virgulino Ramiz.

"Enamiĝi internacie al unu plus..." estas la temo traktita de Klara, kiu preludas al resumo pri la situacio de la esperanto-familioj, kaj al longa eseo de Isis Okabe Piton pri "La intelekta evoluo de la bebo laŭ Piaget".

Gabriela Mistral gastas en la serio de la Nobel-laŭreatinoj, per kontribuo de c-ino Inés Beaumont kaj tradukoj de gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. El Ameriko venas ankaŭ mikronovelo de la meksika Nedda G. de Anhalt: "La senliberejo", denove pri alia dimensio de Unu plus.

Sen. Marie-France Conde Rey recenzas el feminisma vidpunkto la romanon de István Nemere "Jesa", kaj kritikas (kun c-ino Etel Zavadlav) la inan masklismon de la artikolo "Klukantaj kokinoj", verkita de Maria Sandelin. Kaj barbaran tradicion de masklismo en la islama Afriko pritraktas c-ano Leen Deij.

"Femina" estas trimonata revuo en formato A4, la sola esperantlingva kiu okupiĝas sisteme pri virinoj en socio, kulturo, politiko. Ĝin posedas Feminisma Esperanta Movado, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio. "Femina" estas la unua nevirtuala periodaĵo en esperanto fondita en la 21a jarcento.

[HeKo 438 2-B, 20 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.1149 s s 
  Total: 0.1309 s s