Esperanta Civito

Gbeglo restas "persona non grata" por UEA

Al la Komitato de Unuiĝo Togolanda por Esperanto

Estimataj,
La Estraro de UEA ricevis vian leteron de la 27a de marto 2010, pri kiu ni kore dankas. La Estraro traktis viajn plendojn kaj respondas jene:

Gbeglo Koffi daŭre estas komitatano A por UTE kaj ĝuas la rajtojn, kiujn la Statuto kaj aliaj regularoj de UEA asignas al la komitatanoj. Interrompita estis nur lia rajto mesaĝi al la reta diskutlisto de la Komitato pro ripeta malrespekto de ĝiaj reguloj, precipe pro la ofenda stilo de liaj rimarkoj pri aliaj komitatanoj kaj funkciuloj de UEA. La interrompo ne estis subita, sed ĝi okazis post antaŭaj avertoj, kiujn s-ro Gbeglo ignoris.

Formale, partopreno en la komitata listo ne estas statuta rajto de la komitatanoj, ĉar la statuto de UEA ne konas ĝin. Tamen, eĉ se temus pri formala rajto, validus la sama praktiko kiel en la fizikaj kunsidoj de la Komitato. Ankaŭ tie la prezidanto rajtas kaj eĉ devas interrompi aŭ ne doni parolon al membro, kiu ne observas la regulojn pri deca diskuto. Pro serioza miskonduto, post avertoj, la prezidanto eĉ rajtas forigi komitatanon el la kunsidejo. La kazo de Koffi estas komparebla kun tiu lasta. Li tamen ne estis forigita el la "ĉambro", sed li plu povas sekvi la diskutojn kiel ricevanto de la listaj mesaĝoj.

Plimulto el la 70 landaj asocioj kaj 40 fakaj asocioj formale ligitaj al UEA povus plendi, ke ekzemple pasintjare nenio pri ilia agado aperis en la revuo de UEA. Temas nur pri spacomanko kaj pri nenio alia, ankaŭ kaze de UTE.

Por la posteno de ĉefdelegito UEA atendas proponon de UTE, sed UEA ne povos akcepti renomumon de Gbeglo Koffi. Kiel reprezentanto de UEA en iu lando povas esti akceptita nur esperantisto, kiu estas plene lojala al UEA kaj kies konduto estas neriproĉebla. La kialoj, pro kiuj la ĉefdelegiteco de s-ro Gbeglo estis ĉesigita, bedaŭrinde plu validas.

En via nova mesaĝo, sendita la 10-an de majo, en kiu vi plendis pri manko de respondo al via supra plendo, vi aldone plendis, ke ne estis akceptitaj ĉiuj togolandanoj, kiujn UTE proponis por membrigo en UEA helpe de Fondaĵo Canuto. Tiurilate viaj informoj evidente ne estas ĝisdataj, ĉar laŭ la informo de la Centra Oficejo ĉiuj viaj kandidatoj estas membrigitaj. Pro malrapidaj poŝtaj ligoj tiu informo verŝajne ankoraŭ ne atingis ĉiujn el ili. Laŭ la CO, UTE sendis sian liston tre malfrue, en aprilo, dum por glata traktado ĝi devus esti sendita frue en la komenco de la jaro.

Kun samideanaj salutoj,
Probal Dasgupta
Prezidanto de UEA

11 majo 2010

[HeKo 438 4-A, 21 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0182 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0602 s s 
  Total: 0.0784 s s