Esperanta Civito

Probable Esperantiano estos UEA-estrarano

La 15an de februaro Renato Corsetti, kiel prezidanto de la elekta komisiono, liveris la provizoran liston de kandidatoj al la Estraro de Universala Esperanto-Asocio. Temis pri ok nomoj, laŭ lia vico: Probal Dasgupta (Hindio), Claude Nourmont (Francio/Luksemburgio), Loes Demmendal (Nederlando), Maritza Gutierrez (Kubo), José Antonio Vergara (Ĉilio), Barbara Pietrzak (Pollando), Mark Fettes (Kanado), Martin Schäffer (Germanio/Meksiko). 

Inter ili, tri kandidatiĝis kiel komitatano B, per la sola demokratia elekto en UEA, koncernanta eĉ ne dekonon de la Komitato: Dasgupta, Piertzak kaj Vergara. Laŭ pli fruaj deklaroj, almenaŭ du el ili (la sinjoroj) subordigis la akcepton de estraraniĝo al kontentiga rezulto de tiu baloto. Sed d-ro Vergara vane kampanjis por si: d-ro Corsetti decidis ke li ne taŭgas por la estraro.

Fakte la ĵus komunikita, definitiva listo de la kandidatoj ne plu enhavas la nomon de Vergara. Forstrekitaj estas ankaŭ Fettes kaj Schäffer. Anstataŭ ili aperis du novaj nomoj: Stefano Keller (Svislando) kaj Amri Wandel (Israelo).

Eble Fettes retiriĝis pro privataj kialoj, sed certe Schäffer kaj Vergara estas eliminitaj kontraŭ sia volo (kaj kontraŭ siaj multaj atestoj de lojaleco kaj identiĝo al la asocio, eĉ per naive antiraŭmismaj sintenoj). Estas aldoninde ke, laŭ la sovetia kooptosistemo reganta en UEA, Vergara riskas resti ekster la Komitato, ĉar li kandidatas nur por B-posteno kaj estas ne elektebla, dum Dasgupta, Demmendaal, Keller, Pietrzak kaj Wandel kirasis sin per kandidateco (ankaŭ) al C-posteno.

La nova estraro estos do elektita sen konsidero pri la eventualaj indikoj de la bazo tra la baloto por B-komitatanoj (ja nur naivuloj esperis tion), sed nur laŭ la indikoj de la elekta komisiono; krom se Dasgupta mem retiriĝus. Estas rimarkinde ke la estraro havos sep, anstataŭ ok membrojn, kaj unu el ili havas la esperantan civitanecon (eĉ proponis sin por la Senato en 2001) -- kio ne estas miriga, ĉar ankaŭ prezidinto de UEA kaj alia eksestrarano havas la esperantan civitanecon.

Por ke homo kandidatigita de Corsetti ne estu elektita necesas ke (precize laŭ la sovetia elektosistemo) la absoluta plimulto (do la plejmulto) de la komitatanoj A+B rifuzu ties kandidatecon, per sekreta baloto dum UK. Tio neniam okazis, ĉu en UEA ĉu en Sovetunio; sed se okazus, tiam kiu ajn komitatano A aŭ B (sed nur komitatano) rajtus mem kandidatiĝi, kaj almenaŭ pri ĉi-lasta la baloto okazus laŭ demokratia sistemo.

[HeKo 438 8-A, 23 maj 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0587 s s