Esperanta Civito

PEN-centroj pri Proksima Oriento

Hodiaŭ kunvenis en Ĉaŭdefono la prezidantino de la Alemana PEN (kiu ankaŭ membras en la internacia estraro, kaj kandidatos ĉi-jare por la internacia sekretarieco), la sekretario de la Romanda PEN kaj la prezidantino de la Esperanta PEN, kune kun la reprezentanto de la esperanto-literaturo en la PEN-packomitato.

La kunveno okazis unuafoje en la nova sidejo de la Esperanta PEN, renovigita lokalo ĉe KCE. La gastoj havis la okazon viziti kaj admiri la Esperanto-Domon, inkluzive de la restrukturigaj planoj, kiuj interalie kondukos al la naskiĝo de nova salono, uzota precipe kiel konferencejo tra la tuta jaro, apud la jam 30-jaraĝa salono Klara Zamenhof, kiu funkcios precipe kiel remtero, literatura kafejo kaj simile.

La tri PEN-centroj kun jura sidejo en Svislando diskutis pri la projekto de regiona konferenco en Hajfo, komence de decembro 2010. La aranĝo situas inter la iniciatoj favorataj de Franclingvio por strebi al interkultura dialogo en la Mediteraneo. PEN Internacia estis greftita al ĝi, kun la espero ke ĝi povus estigi dialogon inter intelektuloj kaj verkistoj ĉe ambaŭ flankoj de la muro en Palestino.

Laŭ la kunvenintoj, tiu dialogo ne estas nun realigebla: neniu arablingvano (israela aŭ palestina) irus al Hajfa, des malpli nuntempe, post la ĵusa okazintaĵo sur la maro, kiu tre probable senkuraĝigos ankaŭ la partoprenon de eŭropanoj. Tamen la kunvenintoj studis planon por relanĉi tiun eblecon, en aŭtuno 2011. La plano estos submetita al la Pac-komitato, kunvenonta en Tokio fine de septembro dum la PEN-mondkongreso.

Legu pli en "Literatura Foiro"

[HeKo 439 7-B, 31 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0547 s s