Esperanta Civito

La sepa "Heroldo" en 2010

La unua paĝo de "Heroldo de Esperanto" 2156 (7:2010) estas dediĉita al la generaciaj ŝanĝoj en la unua ondo de la kongresa sezono: okazinta en la esperanto-fervojistaro, ne okazanta en UEA. Pri Eŭropo kaj la mondo sin demandas Leen Deij kaj eŭropistoj. Intertempe forpasis kataluna pioniro kaj agonias Pola Radio en esperanto.

En la sekvaj paĝoj: atentu pri interreto! vi estas spionebla kaj jam PIV estas piratita. Ambonoj, arbaroj, bibliotekoj kaj muzeoj rilatas al nia lingvo en tri kontinentoj. Dume pli kaj pli malboniĝas la rilatoj inter UEA kaj Afriko: ĉu iam oni tuŝos la finan sinkon?

Eseo de Leen Deij pri kvakeroj, recenzo de Perla Martinelli pri la malta poezio, kulturaj kaj historiaj rubrikoj. Kaj detala raporto pri la 10a Ĝenerala Asembleo de UNPO, al kiu ankaŭ la esperanta popolo estis invitita.

"Heroldo de Esperanto" estas posedata, eldonata kaj administrata de LF-koop, kiu produktas jam la 14an el 86 jarkolektoj. Ĉefredaktoro: c-ino Aneto Muhlemann; kongresa redaktoro: sen. Dieter Rooke. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 440 2-B, 3 jun 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0461 s s 
  Total: 0.0636 s s