Esperanta Civito

Kiam kroatoj polemikas

La temo estas multe pli serioza ol la hegemonio en la kroata Esperantio, do la konfliktantoj ne nomiĝas Josep Pleadin, Spomenka Ŝtimec aŭ Maria Beloŝeviĉ. Pri la historia valoro de marŝalo Tito publike konfliktas Kreŝimir Barkoviĉ kaj Zlatko Tiŝljar.

La eksa sekretario de SAT fakte ne brilas pro sennaciismo, tradukinte kaj afiŝinte artikolon de Mario Marcos Ostojiĉ, prezidanto de la dekstrema partio Kroata Respublikana Komunumo. Ne akcepteble por komunistoj, kaj ĝenerale por nostalgiuloj de la dua Jugoslavio (kaj revantoj pri la tria). La nostalgiema Tiŝljar kompreneble defendas Titon.

Se oni esceptas la aludon al la scipovo pri esperanto (kio interesas nur esperantistojn), la du eksterlandaj kroatoj utiligas la argumentaron troveblan ĉe la diversaj diskutantoj pri Tito. La grava originalaĵo konsistas el transiro al tute alia temo, pri kiu la marŝalo ne estas koncernata: Eŭropa Unio. Ĉar paroli malbone pri la jugoslava diktatoro signifas ankaŭ pledi por baldaŭa eniro en Eŭropan Union (Barkoviĉ); dum nostalgii pri la dumviva prezidento de la dua Jugoslavio signifas ankaŭ paroli malbone pri EU (Tiŝljar) -- interese, ĉar "Pajo" oficas kiel sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio.

La amo-malamo al EU ĝenerale montras la politikan miopecon de la ĝenerala opinio en Eŭropo. Ja neniu plende rimarkas, ke antaŭ ol eniri la Union ĉiu nova membroŝtato aliĝis al NATO... Kial NATO ne estus la kaŭzo de ĉiu (mal)bono por eŭropano? Nu, ĉar NATO ne inventis eŭron, kaj nenio estas pli konkreta ol la komparo de aĉetpovoj...

Nature la averaĝa eŭropano (el la ŝtatoj kiuj adoptis eŭron) ne pensas kulpigi unuavice sian socion kaj sian registaron: ĉar ili ne defendis adekvate la ekvivalentigon de la tarifoj, praktike rezignante pri prezopolitiko; ĉar ili ne defendis la konsumantojn, ne intervenante pri la prezo ekzemple de benzino kaj mazuto, kiam la valoriĝo de la eŭro rilate la dolaron faligis la prezojn de ĉiu importenda erco, en la eŭrolandaro; ĉar ili praktikis demagogian politikon rilate salajrojn kaj pensiojn, kaj trompis pri la ŝtata bilanco, kiel en Grekio; kaj tiel plu. Ne, pri la krizo ne kulpus la respektivaj malsaĝaj naciaj administrantoj, sed kulpus nur Eŭropa Unio, eĉ kulpus nur monero...

Barkoviĉ kaj Tiŝljar suferas pro la sama miopeco, kvankam en malsamaj direktoj. Neniu el ili efektive konsideras la staton de la bruttaj naciaj produktoj en la mutaciaj landoj, kiu (kun la sola escepto de Slovenio) situis larĝe sub 50% de la EU-mezumo kiam tiuj landoj envenis la Union, en 2004-2005. La kolapso de la orienteŭropaj ekonomioj okazis jam en la 1990aj, kaj la militoj en eksa Jugoslavio (pri kiu ne kulpas EU, sed jugoslavoj mem) aparte postrestigis la tiejan respublikojn. Simple ĉiuj mutaciaj landoj eniris la Union jam en bankrota stato: EU ne estas riproĉebla, se EU ne savis jam ĉiun el tiu bankroto, sed nur helpas prokrasti ĝin.

[HeKo 440 3-A, 4 jun 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0575 s s