Esperanta Civito

En Madrido sukcesa prezento pri la Civito

Laŭ invito de filé de las Indias informaticas, hodiaŭ la Konsulo prelegis en Madrido al la stabo de ĉi tiu unika transnacia kooperativo, fontinta el virtuala komunumo per interreto. La kooperantoj jam de kelka tempo eklernis esperanton, sed nur unu el ili, s-ro Manuel Ortega, flue parolas ĝin.

"Temis pri tre interesa sperto, unue pro la persona defio klarigi raŭmismon kaj la Esperantan Civiton per la kastilia, kiu estas momente nur mia kvina lingvo" komentarias Giorgio Silfer, "kaj due sed precipe pro la homa kaj politika sperto kun ĉi tiu junularo, klera kaj inteligenta, konstruanta ion tre originalan kaj nepre studindan".

La prelego konsistis el ĝenerala enkonduko pri la situo de esperanto en la historio de interlingvistiko, al kiu fakte Zamenhof kuplis la solvon de la hebrea demando, celante krei novan neŭtrale homan popolon pere de neŭtrale homa lingvo kaj neŭtrale homa religio. El tiu premiso, akceptita de pluraj kaj kontraŭbatalita de multaj, kiuj negis (kaj negas) la funkcion de esperanto kiel identigilo kaj kulturlingvo, evoluis la raŭmismo, kondukinta al la Pakto por la Esperanta Civito.

C-ano Silfer donis sociologian kaj historian analizon kiu klarigas, kial ĝuste fine de la 1970aj kaj ne antaŭe, povis ekesti la raŭma fenomeno, kaj kial ĝuste fine de la 1990aj la ideo de la Esperanta Civito.

La debato estis riĉa kaj riĉiga ambaŭflanke, por la aŭskultantaro kaj por la preleganto. Aparte interesaj estis la intervenoj kaj rimarkoj de s-ro David de Ugarte.

Legu pli en "Literatura Foiro"

[HeKo 441 7-C, 16 jun 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0562 s s