Esperanta Civito

Indianoj pri Civitanoj, kaj respektive

La 23an de aprilo [2010] David de Ugarte publikigis afiŝon en kiu li parolis pri la Esperanta Civito, unue pri kio ĝi estas kaj due pri tio en kion ĝi povus transformiĝi. Iom pli poste mi esperantigis tiun afiŝon por ebligi al esperanto-parolantoj nescipovantaj la hispanan partopreni en la diskutado. La afiŝo de David estis komente tre fruktodona, sume estis 15 komentoj, kiuj poste kune kun ligilo al la afiŝo aperis en la oficiala retpaĝo de la Esperanta Civito.

En tiu kunteksto naskiĝis la ideo inviti s-ron Giorgo Silfer prelegi [hispanlingve] pri la Esperanta Civito en nia ĝardeno [parto de la sidejo en Madrido]. La prelego fine okazis la 16an de junio.

Giorgio Silfer alvenis al nia sidejo pli mapli je la sesa vespere kaj antaŭ la prelego ni iom interparolis pri transnacieco, la ideo de fileo, cifereca [diĝita] cionismo kaj aliaj temoj.

Dum la prelego Silfer faris enkondukon pri la naskiĝo de la ideo pri perfekta universala lingvo en [ekde] Descartes, poste li rakontis pri la grava momento kiun signis la naskiĝo de volapuko kiel pruvo de la realigeblo kaj uzeblo de artefarita planita lingvo kaj li parolis pri Zamenhof kaj kiel tiu ĉi kunigis la ideon de universala lingvo kun la solvo de la juda demando. En la fino de la prelego Silfer parolis pri la raŭmismo kaj pri tiu ĉi kiel inspirfonto de la Esperanta Civito.

Post la interparolo kaj la prelego iĝis klare ke la Esperanta Civito ne direktiĝas al fileiĝo kaj ke niaj modeloj estas tre malsamaj, sed estis interese aŭskulti kion rakontas la civitanoj.

(Manuel Ortega)

* * *

Ankaŭ por mi la renkonto kun la “Sociedad de la Indias Electrónicas” (poste SIE) estis tre interesa, kaj mi ree dankas pro la afabla invito kaj agrabla gastigado.

Laŭ mia modesta kompreno, ankaŭ SIE ne plene kongruas kun la modelo de fileo priskribita en la frazo de majstro David de Ugarte: “En el caso de las filés tenemos [1] una identidad de nuevo tipo, [2] transnacional en si misma, [3]incompatible con cualquier identidad política basada en el nacimiento (raza, etnia, lengua materna) y [4] basada en comunidades reales cuyo ámbito económico es transnacional.”

La Esperanta Civito efektive plenumas la kondiĉojn 1, 2 kaj 3, dum la kondicho 4 estas nur realigata, konstruata.

Ĉe SIE la plenumo de la kondiĉo 3 lamas, ĉar la grupo gardas konotacion klare hispanlingvan kaj hispankulturan, nome ĝi estas parto de Hispanlingvio, eĉ se alternativa.

Krome, SIE prezentas specifan subkulturan (la adjektivon mi komprenas neŭtre, tute ne negative) trajtaron, kiu parencigas ĝin al framasona loĝio, kun la tri gradoj de disĉiplo, kompano kaj majstro (kaj kun specifa agnoskilaro, ne nur simbolaro: medaloj el diversaj noblaj metaloj, iom komplika standardo, tre karakterizaj oficoj kiel la Doĝo, ktp). Do al la lamanta transnacieco aldoniĝas struktura elemento elitiga kaj tial bremsa al la ekonomia disvolviĝo.

Ĉe la Esperanta Civito la transnacieco fakte estas absoluta kaj la struktura esenco (federisma kaj demokratia) principe pli favoras la ekonomian disvolviĝon postmoderne, ol eblas ĉe SIE, karakterizata de gilda koncepto, pli alelekta ol elekta, pli koopta ol demokratia.

Ĉiukaze, indas daŭrigi la dialogon inter la nova Esperantio kaj la fileismo.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 442 6-C, 26 jun 10]

Komentarias Manuel Ortega:
Rilate transnaciecon, via konkludo ne surprizas min ĉar por vi transnacieco estas la nura kolektiĝo de pasportoj, naskiĝlokoj kaj parolataj lingvoj sed niakaze transnacieco respondas al pli grava afero: ĉu oni starigas rilaton kun aliaj kadre de la nacioj aŭ tute ekster kaj super ili?

Kaj la alia aspekto: la tri gradoj (http://deugarte.com/files ĝi elŝuteblas kaj en la hispana kaj en la angla: legu la subĉapitron «ene kaj ekstere, supre kaj malsupre», ĝi detale klarigas pri la tri gradoj). Ili respondas al procezo de integriĝo kiu garantias kreskon responde al kiuo kaj ne al nombro. La ekonomia disvolviĝo subiĝas al la kiuo, do ĉio bonas dum ĝi garantias la ekonomian sendependecon de la membroj de la fileo.

Respondas Giorgio Silfer:
Se vi starigas rilaton kun aliaj kadre de la nacioj vi havas internaciecon. Se trans ili, vi havas transnaciecon. Se ekster aŭ super ili vi havas eksternaciecon aŭ supernaciecon. Internacieco aplikiĝas tiel, ke ekz. vi estas ĉiam precipe hungaro, kaj alparolante (en ajna lingvo) fremdulon, kaj alparolante (en la hungara) samnacianon. Transnacieco aplikiĝas tiel, ke vi estas ĉiam precipe Esperantiano, kaj alparolante (en esperanto) fremdulon, kaj alparolante (en esperanto) samnacianon. Donu mem ekzemplojn pri eksternacieco kaj supernacieco, ankrante ilin al la lingvouzo.

La tri gradoj en via societo simple montras ke ĝi havas framasonan trajton, kiu tute mankas (ĉar ne necesa por esti "fileo") al la Esperanta Civito.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0617 s s