Esperanta Civito

La sorto de Hispana Esperanto-Muzeo

La plej grava esperanto-biblioteko en la iberia duoninsulo estas privata proprieto en la kataluna vilaĝo Sankta Paŭlo de Ordalo, sub la nomo "Hispana Esperanto-Muzeo".  Ĝin iniciatis la apotekisto de la vilaĝo, la karmemora Luis Hernández Yzal, kaj ĝin prizorgas la gefamilianoj.

En Sankta Paŭlo de Ordalo mem mankas publika biblioteko. La municipo planas realigi ĝin havante la kernon ĝuste en la Esperanto-Muzeo. "Konstrui grandan publikan bibliotekon ĉirkaŭ esperanto" estis la temo de la ronda tablo okazinta en la vilaĝo 9 aprilo 2010, por informi la publikon pri la projekto.

Unue parolis Rafael Hernández, kiu rakontis plurajn anekdotojn el la esperantista vivo de sia patro, specife en rilato kun la privata muzeo. Pri lingvistiko, kaj precipe pri inventitaj lingvoj, prelegis Josep Tubau, korektisto de la kataluna lingvo ĉe TV3. Lourdes Reyes, estrino de la Ĝenerala Publika Direkcio de Bibliotekoj, priskribis la rolon kaj funkciadon de publika loka biblioteko. Laste Ferran Mascarell, ekskonsilanto pri kulturo de la kataluna registaro, emfazis la gravecon de la bibliotekoj por la kultura diskonigo de la popoloj. La rondan tablon kunordigis Nuria Solé, ĉiutaga anoncistino de mondaj novaĵoj en la kataluna televizio TV3.

La rondan tablon sekvis tre vigla debato, kaj akompanis ekspozicio celanta prezenti la literaturojn de la mondo pere de esperantigitaj ĉefverkoj, gardataj de la Esperanto-Muzeo. La trezoro akumulita de s-ro Hernández Yzal kaj preskaŭ kaŝita en lia vilao estos do baldaŭ publike alirebla.

[HeKo 443 1-A, 30 jun 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0565 s s