Esperanta Civito

Bondezire al Dalai-Lama

Morgaŭ Dalai-Lama iĝos 75-jara, kaj en Esperantio kelkaj gesenatanoj de la Verda grupo sendas al li aparte siajn bondezirojn.

Dalai-Lama estas la plej populara religia gvidanto en la mondo, almenaŭ post la forpaso de Johano Paŭlo II. Plej interese por la esperanto-kulturo estas, ke li metis ĝuste la esperon en la fokuson de sia spirita gvidado; kaj startante el la espero li iĝis modelo de saĝo, neperforto kaj kompato.

La homo senespera estas senkompata, perfortema kaj ankaŭ malsaĝa: sufiĉas legi kelkajn kaŭstikajn komentariojn ene de la UEA-membraro (cetere, gvidata de pekinistoj, male al nia civitanaro, kie tamen la opozicio rajtas ekzisti) por kompreni kiom mankas la espero en tiu medio.

La spirita gvidanto de Tibeto vivis ekzile pli ol duonan jarcenton, tamen ĉiam vokante al paco kaj kompato. La demando pri justeco trovas ĉe li respondon en la espero, virto grava ankaŭ por kristanoj, kiuj tamen fundamentas sian konduton prefere per fido kaj amo.

Dalai-Lama iniciatis ankaŭ subjekton de internacia juro kiu similas al la Esperanta Civito, en multaj trajtoj. Kompreneble ĝi fontas "iure sanguinis", ne "iure sermonis", sed ĝi ankaŭ estas interesa novaĵo en la vojo al memdeterminado ekster la jakobena koncepto de la naci-ŝtato. Kun tiu subjekto la Esperanta Civito lastatempe establis unuajn neformalajn rilatojn, kongrue al rezolucio aprobita de la Senato.

[HeKo 443 6-C, 5 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0268 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0838 s s 
  Total: 0.1106 s s