Esperanta Civito

Renovigata triono de la Kongreso de la Popoloj

La anarkomondialisma branĉo de la mondcivitismo, kiu referencas al la Kongreso de la Popoloj, inaŭguris la balotkampanjon por la renovigo de triono de tiu parlamento.

La Kongreso de la Popoloj fakte neniom funkcias kiel parlamento, sed nur kiel plejsupra instanco de la mondcivitana movado en Parizo. Efektive ne ekzistas diversaj listoj, sed nur unuopaj kandidatoj kaj, laŭ metodo pli movadeca ol demokratia, la balotilo ebligas voĉdoni por 15 el la 20 kandidatoj: kio kaŭzas ke, se iu majoritato kohere kaj disciplinite voĉdonus, la minoritatoj ne estus reprezentataj.

Por komparo: al la Senato de la Esperanta Civito konkuras diversaj kandidatlistoj (minimume du) kuplitaj al politikaj programoj; kaj ne eblas esprimi pli ol kvin preferojn inter la (maksimume) dek naŭ nomoj de la koncerna listo. Tio garantias la maksimumon de demokratio kaj reprezentivo. Krome, la balotiloj ne estas sendendaj nur al unu adreso (kie teorie eblus manipuloj en la skrutinio) sed al diversaj balotejoj laŭ areoj, tiel ke la risko de manipulado estas malpli granda -- ĉiukaze ĝi koncernus specifan balotejon, kaj ne la tutan baloton.

La dudek kandidatoj prezentas tre eklektikan paletron. Enestas pozitiva ekstremo kiel Marie-Françoise Lamperti, eksterordinara agantino por la homaj rajtoj kun tre lucidaj ideoj; kaj kontraŭpezas ekzemple kataluna psikologo por kiu endus citi la versiklon 23 de la kvara ĉapitro en la Evangelio de Luko ("Kuracisto, sanigu vin mem!")... Ne mankas esperantistoj: Alexis Bengantundu el Goma (Kongolando) kaj Takashi Ago el Kioto (Japanio). La plej juna kandidato naskiĝis en 1983, la plej maljuna en 1923; la meza aĝo larĝe superas 50 jarojn.

[HeKo 443 9-A, 9 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0583 s s