Esperanta Civito

Madrido stopas katalunan driblon

Atende al la finalo de la monda futbalturniro, kies rezulto povus efiki pozitive al la sento de komuna identeco ĉe la hispanaj popolamasoj, la Konstitucia Kortumo de Hispanio akceptis parte la apelaciojn de kelkaj kolektivaj subjektoj (la ĉefa opozicia partio kaj kelkaj regionoj) kontraŭ la nova statuto de Katalunio.

En Hispanio la procezo de decentralizo de la povoj ekis tuj post la fino de la Franco-reĝimo. Fine de la 1970aj ekzistis jam la statutoj de la diversaj regionoj (comunidades), kiuj iom post iom transprenis erojn de la ŝtata administrado. Kiam en 1998 mi renkontis lastfoje Jordi Pujol, kiel gvidanton de la kataluna registaro, en flua itala lingvo li emfazis ke "ni ne estas por la secesio". Li utiligis vorton konotacie gravan por la ĉeestantoj, sed esence signifantan la kreon de kataluna naciŝtato. Kaj por klarigi sian taktikon (kiun savoja princo nomis "artiŝoka", reference al Lombardio, metafora legomo manĝebla nur folion post folio) s-ro Pujol citis la ekzemplon de la prizonoj: "la ŝtato emis liberiĝi je tiu administra ŝarĝo kaj proponis al la regionoj akiri ilin; kelkaj jam malakceptis, sed ni certe akceptas".

Ĉi-kuntekste ni okupiĝas nur pri la lingvopolitikaj elementoj en la aludita procezo. La Konstitucio de la nova Hispanio enkondukis (artikolo 3) tiutempe avangardan formulon: en Hispanio ekzistas hispanaj lingvoj, el kiuj unu estas la kastilia, kiun ĉiu ŝtatano rajtas paroli kaj ĉiu ŝtatano devas kompreni. Surbaze de tiu formulo kreskadis formoj de dulingvismo en kelkaj regionoj, plej sukcese en Katalunio. Ĝuste ĉi tie en 2006 estis aprobita nova statuto, kiu anstataŭis tiun de 1979. Kontraŭ la statuto de 2006 rekursis la plendintaj subjektoj.

Kion novan enkondukis la statuto de 2006 rilate al lingvopolitiko?

(Giorgio Silfer)

Legu la tutan artikolon en "Literatura Foiro"

[HeKo 444 1-A, 10 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0580 s s