Esperanta Civito

Schäffer kritikas la administradon de Buller

Publika deklaro de Martin Schäffer:

La artikolo de "Libera Folio" [kiu ĵus lanĉis kampanjon por elimini Stanon Marĉek, la redaktoron de la UEA-organo] ĵus antaŭ la UK en Kubo ŝajnas stranga por mi. Ĉu oni volas prepari la grundon por elspezi pli multe por salajroj estonte?

Dum la lastaj jaroj la kostoj por salajroj dum ĉiu jaro altiĝis je proksimume 20.000 eŭroj, sed intertempe la membronombroj sufiĉe draste falis. La situacio estas katastrofa. UEA elspezas multe pli por salajroj ol ĝi ricevas pro membrokotizoj. En tia situacio UEA ne bezonus membrojn. Ĉu iu ne kredas? Facile eblas la pruvo de mia aserto.

Nur rigardu la revuon "Esperanto" de junio 2010 kaj vi konstatas ke UEA en 2010 elspezis ĉ. 305.000 eŭrojn por salajroj, sed enspezis nur ĉ. 208.000 pro membrokotizoj de individuaj membroj. Interese, ĉu ne? Se do okazu iu ŝanĝo kaj la redaktoro denove laboru en la CO, oni nepre antaŭe faru paŝojn por financi tion neŭtrale, do sen iu altigo de la buĝeto por la salajratoj.

Defendis sin Osmo Buller:

En 2009 la salajroj ja kreskis 20.260 EUR, ĉar post 6-jara paŭzo estis dungita alia, nepre necesa oficisto por la Kongresa Fako. En 2008 estis kresko de 15.239 EUR pro tio, ke en 2007 la kostoj escepte estis malpli altaj pro kelkmonata manko de dungito post la morto de Marvin Stanley.

La salajrokostoj plu restas sub la nivelo de 2001: pasintjare ili estis 16.708 EUR sub 2001 -- anstataŭ kresko de 20.000 EUR "dum ĉiu jaro". En 2001 la kotizoj de individuaj membroj estis 195.898 EUR; en 2009 ili estis 207.740 EUR malgraŭ la perdo de 766 membroj. La kotiz-enspezoj ja falus, se la kotizoj restus samaj de jaro al jaro, sed ili estas regule plialtigataj laŭ la inflacio.

La evoluo do estis inversa ol kredas Schäffer: malkreskis salajroj, sed kreskis kotiz-enspezoj. Serioza financa mastrumado de UEA ne povas baziĝi sur komparo de du-tri sinsekvaj jaroj, sed ĝia tempa spino devas esti pli longa. Tion oni klopodu sekvi ankaŭ, kiam oni faras deklarojn pri la temo.

Replikis Martin Schäffer [eliminita de la Elekta Komisiono kiel kandidato al la Estraro de UEA]:

Jen la ekzaktaj ciferoj de la elspezoj por salajroj inkluzive kromkostojn:
2006: 239.963
2007: 263.413
2008: 283.480
2009: 305.945
Sume en 3 jaroj = Diferenco 65.982 / 3 = 21.994 EUR

Buĝeto 2010: 320.675 = Diferenco 80.712 / 4 = 20.178 EUR

Plia altigo planita = Buĝeto 2011: 332.430 (Nu, en tiu kazo nur estas diferenco de 16.485 EUR inter la plano 2010 kaj la plano 2011)

Mi neniel nomus tion serioza financa mastrumado de UEA. Laŭ mi temas pri tre malserioza afero. Mi ne scias ĉu ekzistas multaj idealismaj organizoj en la mondo kie la membrokotizoj estas malpli altaj ol la salajroj.

[HeKo 444 2-A, 10 jul 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0567 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0984 s s