Esperanta Civito

Sanga katastrofo en Sange, Kongolando

Mi estas c-ano Athanase Namutema el sud-orienta Kongolando. Mi jam estis operaciita pro mia hernio: nun mi fartas bone, do mi ege dankas vin. Poste mi sendos la originalan kvitancon al la Civita banko, kiu peris la financan helpon.

Mi informas vin ke en Uvira Sange okazis akcidento de kamiono kiu enhavis benzinon en cisterno. Ĝi disverŝiĝis teren kaj eksplodis en vilaĝo Sange: kvarcent kvindek homoj, inter kiuj kvar esperantistoj, mortis pro la brulego de benzino. Ses esperantistoj kuŝas en hospitalo kun brulvundoj, kaj iliaj domoj brulis.

Ni grupiĝis kaj venas al vi peti helpon: ni bezonas kelkajn tendojn por renovigi la detruitajn tegmentojn de dek du domoj, de niaj samideanoj viktimoj de la brulego, kaj ni bezonas vian subtenon por la kuracado je la hospitalo. Do ni esperas multe al vi, kaj fidas ke vi reagos, via gesto necesas al niaj samideanoj.

* * *
C-ano Mushosi Birindwa en Buĵumburo konfirmas la rakonton, sen mencio pri esperantistoj:

"Lastadimanĉe la kongolanda ŝtatestro Jozefo Kabila Kabange dekretis dutagan nacian funebron, post la morto de 235 personoj en la eksplodo de cisternkamiono en vilaĝo Sange", deklaris Lambert Mende, la registara proparolanto. Tion decidis la prezidento sekve de la morto de 235 personoj, la plimulto forbrulintaj vivaj en la incendio post la eksplodo de cisterna kamiono, en la provinco de sud-Kivu, oriente de la lando. Ĉiuj viktimoj, inter kiuj sesdeko da infanoj kaj trideko da virinoj, estis enterigitaj en tri amastombejojn. La eksplodo estigis ankaŭ ducent vunditojn, inkluzive de grave vunditaj personoj.

Lundon post la dimanĉa dekreto, la ŝtatestro vizitis la dramlokon. Sange estas vilaĝo inter Bukavu kaj Uvira, ambaŭflanke de tiu vilaĝo pasas strateto pavumita de Uvira al Kamanyola. Ne ekzistas elektro en tiu vilaĝo kaj multaj domoj estas kovritaj per pajlo.La vivkondiĉoj estas neelteneblaj. Ne staras bona malsanulejo en Sange.

La loka popolo interesiĝas pri terkulturo, do multaj ne studis kaj ne scias la danĝeron kaŭzitan de benzino. Pro nesufiĉa eduko la loĝantaro, malgraŭ la averto de ŝoforo, alproksimiĝis al la cisterna kamiono por elĉerpi benzinon kiu elfluis el la remorko. La flamo sekvis la spuron de personoj ĉien kien ili iris kaj forbruligis ilin. Kelkaj por amasigi al si grandan kvanton da benzino fosis tranĉeojn por transporti benzinon en truegojn kiujn ili fosis hejme. Onidire, la remorko rulis tre rapide sur dekliva strato, sekve ĝi renversiĝs kaj ekflamis post unu horo kaj duono. La policistoj malhelpis la popolon alproksimiĝi al la kamiono sed ve. La popolo elĉerpis la benzinon el la cisterna kamiono kaj plenigis siajn ujojn.

Kio ĉagrenas, tio estas la fakto ke la vunditoj estas enhospitaligitaj en neekipita malsanulejo. Kial la registaro ne povas alkonduki tiujn personojn por kuracado al urboj proksimaj kiel Uvira aŭ Bukavu, kie sanitaraj kondiĉoj estas pli bonaj ol en Sange? Laŭ informo el televido, iu kuracisto grumblas pro manko de medikamentoj. La popolo paŭtis prezidenton kiu ne volas riparigi stratojn en Kongolando. Malbona stato de stratoj kaŭzis tion, deklaris iu Uvira- civitano dum la restado de Kabila en tiu urbo.

* * *

Se iu deziras helpi al la katastrofitoj, tiu bonvolu kontakti Fonduson Pro Esperanto, ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 444 4-C, 12 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0678 s s 
  Total: 0.0812 s s