Esperanta Civito

Lerneja jarfino en Lomeo

Kiuj, fine de junio, vizitis Instituton Zamenhof en Lomeo, tiuj povis legi ion ĉe la enirejo. Temas pri la programo por la lasta semajno. Ĉiuj programeroj okazis.

- Lundo la 5a de julio estas nomita Tago de Tchoukball (ĉukbal). Estis ludoj inter la lernantinoj, kaj poste inter la lernantoj.
- Mardo la 6a de julio 2010 estis la tago de futbalo. Ludis lernantoj unuflanke kaj aliflanke la lernantinoj.
- Merkredo la 7a fariĝis ekskursa tago. Gelernantoj, gepatroj de gelernantoj, instruistoj de IZo vizitis la regionon de Kpalime, kie ili povis vidi la kaskadon de Kpime kaj supreniris la monton Pic d’Agou, la plej altan en Togolando.
- Ĵaŭdo la 8a estis kultura tago. Okazis recitalo, diversaj ludoj, komedio, prelegoj. Fermis la tagon matĉoj inter la teamo de gelernantoj kaj tiu de la geinstruistoj. Ili ludis ĉukbalon kaj futbalon.
- Kaj venis la lasta tago de la lerneja jaro. Ĝi estis tondra tago pro la bruego de diversaj muzikiloj en IZo. La gelernantoj ĝojis kun la geinstruistoj kaj gepatroj de la gelernantoj pro la sukcesa laboro farita en IZo dum la lerneja jaro. Tiu ĉi tago estas aparte interesa pro la jenaj programeroj:

Je la oka horo komenciĝis filmoj pri diversaj okazintaĵoj en/pri IZo. La gelernantoj spektis unue la filmon 'La revo de Koffi". Tiu ĉi filmo montras la historion de IZo. Sekvis poste filmoj pri diversaj aranghoj en IZo: Zamenhof-tago 2004, kaj poste tiuj de la aliaj jaroj ĝis 2009 ; aldoniĝis filmoj pri la diversaj festoj en IZo. Tiu ĉi filmspektado estis nur parto de la tre enhavriĉa tago.

Pliafoje okazis recitalo kun diversaj ludoj kaj komedio. Dancoj ne mankis, ĉar la gelernantoj ĉiel ajn festis sian sukceson. Kaj devis veni la horo de la proklamo de la rezultoj, post kiam gelernantoj kaj geinstruistoj piknikis.

Kiel kutime, ĉe la fermo de la lerneja jaro en IZo, estas distribuado de premioj. Tiel oni proklamas la rezultojn unue laŭ lernobjektoj kaj poste oni donas la ĝeneralajn rezultojn. Gelernantoj tiel ricevis kajerojn kaj stipendiojn, kiuj ebligas al ili komenci la postan lernejan jaron senprobleme.

Unue estas proklamita la rezulto pri la Esperantaj ekzamenoj: naŭ gelernantoj el 25 ricevis sian atestilon kun premioj konsistantaj el kajeroj, skribiloj kaj esperantaĵoj. Rimarkinda afero estas la premio al la instruisto de la lasta klaso de la elementa nivelo. S-ro Yao Mawufemo Gbemou nun du jarojn instruas en IZo, kaj dufoje el du li havas centprocentan sukceson ĉe la ŝtata ekzameno. IZo estis tre dankema al li, donante premion kaj honoran diplomon. Sekvis poste la aliaj rezultoj.

En la unua klaso de la elementa nivelo estas 40 sukcesintoj el 46, dum en la dua estas 38 el 44. La tria klaso klaso trovis 44 sukcesintojn el 45, dum en la kvara klaso estas 36 sukcesintoj el 41. En la kvina klaso estas 33 sukcesintoj el 45, kaj en la sesa klaso 33 gelernantoj el 33 havas la diplomon pri la studado en la nivelo. Ili ĉiuj en la venonta jaro lernos en la duagrada nivelo.

Kiaj estas la rezultoj tie ĉi fine de tiu ĉi jaro? En la unua klaso de la duagrada nivelo sukcesis 42 el 58, dum en la dua klaso estas 45 sukcesintoj el 58. El la 46 kandidatoj de la tria klaso sukcesis 26, dum 37 el 41 sukcesis ĉe la kvara klaso.

Ĉirkaŭ la 17a horo kaj duono finiĝis la programo, kiam devis eki la purigado de la lernejo. Ĉiuj gelernantoj laboris, antaŭ ol reiri hejmen. Tiel finiĝis la lerneja jaro 2009-2010 en IZo. Tamen ne fermiĝis la pordoj de IZO ĉar ĉiutage en IZo estas homoj. Dum iuj lernas esperanton, aliaj informiĝas pri la laboroj de la lernejo. Gepatroj ĉiam ripetas sian deziron pri liceiĝo de Instituto Zamenhof.

La lernejon posedas TIETo, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. Eblas subteni ĝin finance sponsorante la lernojaron de malriĉa infano: sufiĉas 80 svisaj frankoj por tuta jaro, tra Fonduso Pro Esperanto.

[HeKo 445 2-B, 18 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0177 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0618 s s