Esperanta Civito

Nova redaktoro por la UEA-organo

La Estraro de Universala Esperanto-Asocio, sub la prezido de d-ro Probal Dasgupta, unuanime decidis ne renovigi la nunan kontrakton kun la redaktoro de la revuo "Esperanto", s-ro Stano Marĉek, kaj lanĉi konkurson por asigni la postenon, vakan ekde januaro 2011.

Efektive ankaŭ s-ro Marĉek rajtos partopreni en tiu konkurso. Sed la nerenovigo de la kontrakto, kiu aŭtomate longiĝis de jaro al jaro ekde 2003, manke de kontraŭa komuniko de unu el la du kontraktintoj, ekvivalentas al malkonfido pri la eliranta redaktoro. Li mem pretis daŭrigi laŭ la ĝisnunaj financaj kaj laboraj kondiĉoj: do la rompon faris ne la redaktoro, sed la eldonejo. En novembro 2001 okazis la malo: Marĉek mem rezignis pri la ĉefredaktado de "Heroldo de Esperanto", kaj poste proponis al la eldonejo (LF-koop) daŭrigi la kunlaboron kiel redakcia sekretario; sed tiun lastan proponon LF-koop rifuzis.

La malkonfido de UEA al Marĉek (kaj konsekvence la prologo al lia "maldungo") estas des pli evidenta, se oni konsideras ke ankaŭ la ĝenerala direktoro, s-ro Osmo Buller, havis kvarjaran kontrakton kun UEA, ĉesintan en 2008; sed la Estraro tiam ne funkciigis la legitiman mekanismon de konkurso por (re)asigni la postenon, teorie vakan ekde 2009, kompreneble kun la rajto por s-ro Buller rekandidatiĝi.

La elimino de Stano Marĉek aparte plaĉas al la bullerisma-kamaĉisma rondo ĉe "Libera Folio", kiu fine trafis sukceson en unu el siaj kampanjoj "ad personam". Ĝi tamen kaŭzis ankaŭ indignoplenajn reagojn, eĉ el plej foraj landoj, kiel Nova Kaledonio.

[En la citita skandalejo] ak. Marc Bavant publike deklaris sian aliĝon al petskribo cirkulanta en la havana UK-ejo, ĉar li "opinias la traktadon, al kiu estas submetata Stano, nedigna. Ĉu vere estas kampanjo, aŭ ne, mi ne povas diri, sed aspektas tiel, kaj tio ne plaĉas. Se la Estraro havas novan koncepton pri la revuo, ĝi donu direktivojn al la nuna redaktoro kaj taksu, kiagrade tiuj direktivoj estas obeataj, kun eventuala maldungo aŭ nerenovigo de la kontrakto, se evidentiĝas, ke la direktivoj ne estas respektataj (laŭ objektivaj kriterioj). Se estas pluraj kandidatoj, ne estas sensence krei iom da konkurenco, sed la ideo pri konkurso aspektas al mi ne tre serioza."

Se konsideri la situacion en Roterdamo, indas prognozi ke la konkurson (kaj la salajron) gajnos la fianĉo eksa de la ĝenerala direktoro, nome la edzo nuna de la konstanta kongresa sekretario. Pensi malice estas peko, sed plej ofte trafo... "Ni prenu gaje la vivon, ĉar la vivo ne estas longa" (Fundamento de Esperanto).

[HeKo 445 9-A, 23 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0563 s s