Esperanta Civito

Pianisto Korobeĵnikov intervjuita de Franca Radio

Ĉe la nacia radio-kanalo France-Culture, ĵaŭdon la 19an de julio 2010, en rekta kaj publika elsendo el la Muzeo Fabre en Montpeliero, estis intervjuata kaj aŭskultata la esperantista mirinfano Andrej Korobeĵnikov, nun 24-jara, konata pro sia partopreno en la Univesalaj Kongresoj de Gotenburgo 2003 (kie li majstre interpretis verkojn de Skrjabin) kaj Florenco 2006.

Mirinfano li estas pro la dudeko da internaciaj pianopremioj jam rikoltitaj, pro la diplomo pri juro akirita kiam apenaŭ 17-jara, kaj pro la regado de kelkaj lingvoj: rusa, angla, itala kaj esperanto. La intervjuisto kaptis la okazon por demandi pri lia lernado de nia lingvo.

Korobeĵnikov rakontis, ke li tre rapide lernis en la fakultato pri juro, kie li eĉ ricevis klasojn en nia lingvo. Li entuziasme detalis sian plezuron uzi "la nuran konstruitan lingvon uzeblan, riĉan, adaptiĝeman kaj buntan". Li aludis pri UKoj kaj, esprimante sin en eleganta angla, distingis inter la mondeco de la angla kaj la internacieco de esperanto.

(Marie-France Conde Rey)
Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 446 2-A, 25 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.2517 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.2919 s s