Esperanta Civito

Unuaj someraj numeroj de Heroldo

La abonantaron atingas ĉi-monate la du numeroj de "Heroldo de Esperanto" eke de la kongresa sezono 2010.

En la numero 2.157 (8:2010) la unua paĝo raportas pri la resurekto de la naturamika esperanto-movado, danke al la aktiveco de hispanoj kaj aliaj kiuj gravitas ĉirkaŭ la naturamikaj aranĝoj de KCE. Ĉi-lasta interalie festis la 123an datrevenon de nia lingvo per bela agnosko fare de la svisa turisma instanco.

La dua paĝo prezentas la polemikon pri marŝalo Tito, esperantisto kaj ŝtatestro, inter du pli famaj kroataj esperantistoj: Zlatko Tiŝljar kaj Kreŝo Barkoviĉ. Filmo pri Esperantio estas planata en Parizo. Kultura aktiveco vervas en Razgrado. Leĝopropono progresas en Brazilo. Scienca laboro en Rusio, gastronomio en Berno, "diplomatio" en Afriko.

En la postaj paĝoj: Kion ni scias pri gestolingvoj? Leen Deij enkondukas. Jean Amourou x spuras pri Germanio 1933. Samlande, en 1960, la televido elsendis pri esperanto unuafoje. Kun Giorgio Silfer intervjuo pri novaj fenomenoj en la virtuala mondo kaj elzeviro pri la Tago de la Rifuĝinto.

La gazeton "Heroldo de Esperanto", fonditan antaŭ naŭdek jaroj, posedas eldonas administras LF-koop. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio. Ĉefredaktoro: Aneto Muhlemann; kongresa redaktoro: Dieter Rooke.

[HeKo 446 3-B, 26 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0465 s s 
  Total: 0.0619 s s