Esperanta Civito

Prepara seminario por Monda Socia Forumo

Dakaro gastigos la Mondan Socian Forumon 6-11 februaro 2011. Prepare al tiu evento, ekde hodiaŭ tie kunvenas tridek tri personoj el pluraj afrikaj landoj kaj la Internacia Konsilio de MSF, plus dudeko el Senegalio mem. La tritaga seminario celas enfokusigi la gvidliniojn por 2011 rilate strategion, ekspansion, mobilizon, metodologion, komunikadon kaj monkolekton.

La kunveno estis fiksita de la Internacia Konsilio okaze de sia lasta sesio, en majo en Meksiko. Laŭ Taoufik Ben Abdallah, konsiliano, "la seminario ebligos partoprenon en la ellaborado de la laborspacoj kiuj konsistigos la Forumon 2011."

Estas rimarkinde, ke unuafoje la Monda Socia Forumo ne paralelos alternative al Monda Ekonomia Forumo. MSF distanciĝas de sia simbola engaĝo apud MEF, serĉante pli ambician celon: katalizi la socian ŝanĝon laŭ la vizio de nova universaleco, opozicie al la okcidenta modernismo en ties plej aktuala esprimo, la novliberismo.

La Esperanta Civito sekvadas la evoluon de la tuta fenomeno, kaj planas partopreni per propra delegacio la venontjaran Forumon en Dakaro.

[HeKo 446 6-C, 27 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0567 s s