Esperanta Civito

Itala parlamentestro aŭdiencas esperantanojn

La itala deputito Marco Beltrandi (radikala partio) kaj la sekretario de "Esperanto" Radikala Asocio Giorgio Pagano estis akceptitaj 21 jul 10 de la prezidanto de la itala Deputit-Ĉambro, Gianfranco Fini.

La eta delegacio esprimis sian maltrankvilon rilate la daŭreblon de la lingve-kultura unueco de Italio, pli kaj pli endanĝerigata de politikoj kiuj trudas "angligon" de la komunikado, kaj rilate la maleston de eŭropa kaj monda demokrata alternativo al la angle parolanta monopolo.

Prezidanto Fini, samopiniante pri la graveco de la starigitaj demandoj kaj pri la neceso pliprofundigi la temaron, proponis la organizon de kunveno pri lingvaj kaj kulturaj identecoj en Eŭropo antaŭ la jarfino 2010. Tiucele baldaŭ rendevuos la persona sekretario de la prezidanto kaj radikalaj aktivuloj.
(fonto: ERA)

Gianfranco Fini naskiĝis en 1952 en Bolonjo el familio de aktivaj faŝistoj (kvankam la patra avo estis komunisto). En 1968 li aliĝis al la junulara sekcio de la postfaŝista "Itala Socia Movado" (kies simbolon kopiis Jean-Marie Le Pen en Francio, metante bluon anstataŭ verdo en la trikoloran flamon). Li estis la nacia sekretario de la junulara movado de tiu partio kaj poste la nacia sekretario de la partio mem.

Analoge al la mutacio de la Itala Komunista Partio, ekinta en 1987 per ties sekretario Achille Occhetto, Gianfranco Fini gvidis similan procezon en sia partio, venkante fortan internan reziston de nostalgiuloj kaj fine transformante la movadon al "Nacia Alianco" en 1995. En tiu mutacio la plej grava atingo estis la malgettigo de la postfaŝismo en la itala politiko, tiel ke postfaŝistoj eniris unuafoje koalicion en 1994, tiun de la unua Berlusconi-registaro.

Fini mem, prezidanto de Nacia Alianco, fariĝis vicpremiero en la dua Berlusconi-registaro (2001-2006). Dum tiu ĉi mandato li famiĝis per tre kontestata leĝo por normigi la migrofluojn kaj per alia pri la uzo de narkotaĵoj.

Analoge al pli proksima etapo ĉe la italaj postkomunistoj (unuigo de ĉiuj reformismoj en unu granda Demokrata Partio gvidata de postkomunistoj), Gianfranco Fini partoprenis en la procezo de unuigo de la dekstro en unu granda Popolo de Liberoj, sub la gvido tamen ne de postfaŝisto, sed de novliberisto kaj populisto, Silvio Berlusconi. La konflikto inter Fini kaj Berlusconi rampe kreskis iom post iom, kaj krevis lastatempe per la kreo de Fini-frakcio ene de la populista partio.

La "forgardiĝo" de Fini el Berlusconi fakte koincidas kun la sinko de la berluskonanoj en vastiĝantan problemaron kun la justico, tiel ke la bolonjano povu veli per kiel eble plej granda ŝalupo for de la probabla ŝip-pereo. En tiu forvelado Fini lofas kontraŭ parto de siaj eksaj sampartianoj, kiuj (precipe en Alta Italio) volas fideli al Berlusconi. En la ludo unu el la lotoj estas la kontrolo de la trezoro el nemoveblaĵoj ĉe postfaŝista fondumo: enorma kapitalo, ĉar neniu volis luigi sidejojn al tiu partio dum kvardek jaroj, sekve Itala Socia Movado devis aĉeti multegajn apartamentojn kaj domojn, kiuj nun (fizike aŭ monumite) apartenas al tiu fondumo.

La Radikala Partio estis fondita en 1956, el skismo de la Itala Liberala Partio. Ĝi distingiĝis ekde la 1960aj pro laikismaj bataloj, interalie la leĝo pri divorco kaj subteno al feminismo. Siatempe ĝi konsistigis ankaŭ la ĝermon de la Verdula movado. En la 1980aj ĝi duobliĝis al transnacia neregistara organizo. En tiu epoko Giordano Falzoni (vera esperantisto kaj estonta civitano) enkondukis ankaŭ esperanton, fondante ERAn. Post lia malsaniĝo en la 1990aj, ERA estas gvidata de funkciulo, nomata Giorgio Pagano (pli esperantano ol esperantisto). La pozitiva kontakto kun Fini povus situi en kunteksto kie, unuflanke, Fini favoras dialogon kun la opozicio (la naŭ radikalaj parlamentanoj membras en la maldekstra demokrata grupego) pri ne kompromita temo kaj, aliflanke, radikaluloj agas laŭ sia merkatiko, "vendante" produkton (ĉi-kaze konferencon pri lingvopolitiko) al ĉiu disponebla financonto.
(noto de la redakcio)

[HeKo 446 7-A, 27 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0532 s s 
  Total: 0.0662 s s