Esperanta Civito

La tria AfrES eble ne en Kongolando

Eble ne okazos en Kinŝaso la tria Afrika Esperantologia Semajno, planita por la komenco de 2011, kun la instruado de c-ano prof. Giorgio Silfer. El la ĉefaj cel-landoj, nome la du Kongolandoj, la nombro da kandidatoj estas neglektinda, dum tre rimarkinda estas la aliĝemo el aliaj afrikaj landoj. Tial Kultura Centro Esperantista estas konsideranta la okazigon aliloke.

La elekto favore al Kinŝaso fontis el diversaj indikoj: unuavice la deziro honori la memoron de pastro Duilio Magnani, utiligante por altnivela aranĝo la lernejon de li iniciatitan; duavice la lastatempa kresko de la virina komponanto en la kongolanda Esperantio.

Laŭ la instruonto, "la manko de efektiva paktinta establo en Kongolando povas klarigi ĉi tiun relativan inertecon". Fakte KCE ne havas surlokan partneron kadre de la Pakto, sed referencas nur al individuo, c-ano Jean Bosco Malanda; kun li KCE konsultiĝos post du tagoj, je la limdato por la aliĝoj al la selektado, antaŭ ol alpreni definitivan decidon.

Eventuala asigno de AfrES 3 al alia lando povus kuntreni rezignon pri postaj investoj en Kongolando, kulture kaj finance, flanke de la Pakto, ĉar laŭ la Konsulo "la Esperanta Civito plej aktivas tie kie estas ne nur bezonoj, sed ankaŭ meritoj".

[HeKo 447 1-B, 29 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0193 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0637 s s