Esperanta Civito

Ekvalidas la konvencio kontraŭ grapolbomboj

Postmorgaŭ aktiviĝos la internacia konvencio kontraŭ la grapolbomboj, precize ses monatojn post la atingo de la trideka ratifintoj. Entute 136 ŝtatoj subskribis la konvencion en Oslo (decembro 2008), sed nur 34 ratifis, ĝis nun.

Statistike, dek kvar ŝtatoj utiligas/is grapolbombojn, el ĉiu tendaro: riĉa kaj malriĉa, demokratia kaj totalisma, islama kaj kristana, homofobia kaj samseksema... Jen ili: Britio, Eritreo, Etiopio, Francio, Georgio, Israelo, Maroko, Nederlando, Niĝerio, Rusio/Sovetunio, Saudi-Arabio, Sudano, Taĝikio, Usono.

Grapolbombojn oni produktas kaj stokas en dudek ok ŝtatoj: krom la supre substrekitaj, estas Argentino, Brazilo, Bulgario, Ĉilio, Popola Ĉinio, Egiptio, Germanio, Grekio, Hindio, Hispanio, Irano, Irako, Italio, Japanio, Norda Koreio, Suda Koreio, Pakistano, Pollando, Rumanio, Serbio, Singapuro, Slovakio, Sud-Afriko, Svedio, Tajvano, Turkio, Usono. Kaj oni stokas en pliaj kvardek ok, inkluzive de Danlando, Finnlando, Jordanio, Kubo, Libio, Svislando, UEA (Unuiĝintaj Emirejoj Arabaj).

En la civila kampanjo kontraŭ grapolbomboj engaĝis sin pluraj esperanto-medioj, specife SAT kaj la Esperanta Civito, dum UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj TEJO faris nenion. Ankaŭ la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto faris nenion.

[HeKo 447 5-C, 30 jul 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0478 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0391 s s 
  Total: 0.0870 s s