Esperanta Civito

Tago de la Indiĝenaj Popoloj 2010


Ekde 2005 la Naŭa de Aŭgusto estas la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj, pro rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (23 decembro 1994), konfirmita dek jarojn poste. Ĝia celo estas intensigi la internacian kooperadon por la solvo de la problemoj frontataj de indiĝenaj popoloj en kulturo, edukado, sano, homaj rajtoj, mediprotektado, socia kaj ekonomia kresko.

Estas granda paradokso, ke la sindikato de la naciŝtatoj decidis helpi al popoloj kiuj ne havas naciŝtaton, sed aspiras plej ofte al memdeterminado, ĝuste en antagonismo kun la respektivaj dominantaj ŝtatoj. Sed ja estas kutimo meti en la saman leĝon, ekzemple, la normojn por ĉasi kaj por protekti la faŭnon...

Estas eta paradokso, ke la malnova Esperantio tute ne zorgas pri la Naŭa de Aŭgusto (cetere grava historia dato por esperanto mem, jam de pli ol cent jaroj). Sed entute, kion ĝi havas por proponi al la indiĝenaj popoloj? ĉu interesiĝon pri lingvaj rajtoj?

La nova Esperantio (kiu en la kampo de la lingvaj rajtoj faris multon pli ol la malnova, kiel atestas la kunverkado de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj) povas ion fari por la indiĝenaj popoloj. La Esperanta Civito ekzemplas novan paradigmon de memdeterminado, multe pli konvena al indiĝenaj popoloj ol la jakobena koncepto de naciŝtato. Ni havis la okazon interparoli pri tio kun la reprezentantoj de la mapuĉa minoritato en Romo, dum la Ĝenerala Asembleo de UNPO, la Organizo de Nereprezentataj Popoloj, kiu kondiĉas la aliĝon per la akcepto de neperfortaj politikaj metodoj.

Sed ne temas nur pri juraj formuloj. La esperantistoj (almenaŭ la raŭmistoj) same kiel la felibrismanoj konscias, ke la futuro de popolo kupliĝas al la propra kulturlingvo, kies akso estas literaturo (dum la antiraŭmistoj negas ke esperanto estas kulturlingvo). En tio multo estas farebla de tiuj paktintaj establoj kiuj aktivas pri kaj por literaturo, kiel la Esperanto-Centro en PEN-Klubo (tute sen rilatoj kun UEA kaj SAT, ignorantaj la Naŭan de Aŭgusto: ĉio koincidas). Ni devas do pledi por la kresko de la indiĝenaj lingvoj kiel kulturlingvoj.

Kaj ni devas konigi al la indiĝenaj popoloj nian propran indiĝenan kulturon, tiun kiu ne ekzistus, laŭ la antiraŭmistoj. Ĉar unu plian fojon ni demonstrus ke raŭmismo (kaj konsenkvence la Esperanta Civito) havas nunon kaj futuron, dum la antiraŭmismo havas nur (sengloran) pasintecon.

Giorgio Silfer,
nuna Konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 449 3-C, 9 aŭg 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0585 s s