Esperanta Civito

En la Tago de la Pakto, 2010

La dekduan datrevenon de la Pakto por la Esperanta Civito ni volas honori ne per parolado, sed per muziko kaj poezio.

Estus delikate kaj samtempe plej profunde, se ĉiujare la Dekan de Aŭgusto ni festus per nova kanzono. Ni inaŭguris ĉi tiun kutimon okaze de la deka datreveno, en 2008. Tiam Anjo Amika proponis unuafoje interpreton de "Popol' ni estas", poemo de Emeriko Baranyai adaptita al la universale konata napola melodio de "O sole mio".

Ĉi-foje ni proponas alian adapton, el poemo de Julio Baghy, laŭ la plej konata ĝenova kanzono: "Ma se ghe pensu". Se la unua emfazas nian senton de komuna identeco kiel diaspora popolo, la dua karesas unu el la ecoj de la esperanta animo, nome la vojaĝemon, la migremon. "Nur migri, migri, migri, migri for" de Paĉjo Baghy fariĝas "Se nun mi pensas / kial migri for".

En la kreado de repertuaro kiu postvenas la zamenhofan himnon, deviga kondiĉo estas ke la tekston originale verkis esperanto-poeto. Ne deviga kondiĉo estas inspiri sin al universale konataj italaj refrenoj; sed ja okazas, ke la senton de kolektivo fortigas melodioj pruntitaj el tute alia fonto. La Fremda Legio estas franca korpuso, sed la plej multajn kantojn por ĝi oni tradukis kaj adaptis el germanaj armeaj kantoj, ekzemple.

La sukceso de ĉi tiu nova repertuaro dependas de ĝia kapablo inspiri al ni tiun senton de kolektiva identeco. Kaj ĝi demonstras ke ĝuste niaj poetoj avangardas en la percepto de tiu komuna identeco. Poetoj kiuj meritas esti memorataj ne nur en la Tago de la esperanta kulturo, sed ankaŭ en la Tago de la Pakto.

La unua prezento de "Se nun mi pensas" okazos en la mezepoka preĝejo de Landerono la 18an de aŭgusto, kaj ĝi estos konfidita al Anjo Amika.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 449 4-C, 10 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0784 s s 
  Total: 0.0940 s s