Esperanta Civito

Derks plendas pro la konduto de Buller

Johan Derks jam havis la okazon polemiki kun la burokrata aparato de Universala Esperanto-Asocio. Vidu la hazardon, tuj post unu el tiuj konfrontiĝoj kun la ĝenerala direktoro, Osmo Buller, li estis la plej fiaskinta kandidato al la UEA-Komitato, dum la pasinta printempo. Kompreneble kaj legitime, Derks estis tuj forstrekita el la komitata diskutlisto de tiu Asocio. Sed ni vidu kio okazis poste, laŭ la publika priskribo de s-ro Derks mem (emfazoj niaj).

* * *

Mi multe nervoziĝas pri tiu 'malneto' de Probal Dasgupta, kontraste kun la daŭra ignorado de mia longmonata propono. Bonvolu legi kio okazis inter Osmo Buller kaj mi.

UEA urĝege bezonas pli travideblan kaj demokratan strukturon, ĉar la aktuala devenas plimulte de antaŭ 77 jaroj kiel kompromiso inter asocioj reprezentantaj du malsimilajn konceptojn pri disvastigado de Esperanto kaj respondecigo de ĝiaj gvidantoj.

La malneto de P. Dasgupta anstataŭ doni pli da travideblo, plikomplikigas la strukturon de UEA, dum la nomo de la kreota laŭ li organo misgvidas. Laŭ  la ekzemploj kiujn li donas, ĝi ne estu nur konsilantaro sed efektive decidu pri "longperspektivaj instituciaj infrastruktureroj". La povo de la Komitato kiu jam estis marĝena nun estos ankoraŭ pli reduktita.

Se oni, kiel mi, konsentas kun lia diagnozo, ke estas (estis) tro da anoj de la Komitato kiuj ne estas serioze interesitaj pri vera sindediĉo al la interesoj de la Asocio, oni komprenu la kialojn de tiu malintereso. Krom la ofte menciataj kaŭzoj: manko je tempo, sperteco, eĉ lingvokono kaj mi aldonu: la "homula kondiĉo", tiuj estas la manko de influo al estraraj decidoj kaj la evoluo de la asocio ĝenerale, la manko de informateco pri tiuj influoj kaj la ege komplikaj statutaj kaj aliregularaj reguloj.

La tuta ideo de plia organo estas malfekunda, ĝi donos pli da substanco al la atakoj kiujn homoj kiaj Gbeglo Koffi kaj Andreas Künzli lanĉas en LibFol, sed - pli grave - neas la kaŭzojn pro kiuj multaj eks-komitatanoj seniluziigite forlasis UEA-n kaj ĝian labormanieron, eĉ iuj fondis propran strukturon per kiu ili plenumas taskojn kiujn laŭ ili UEA kaj la landaj asocioj ne plenumas: ligi esperantistojn al la movado (kiu estas multoblo de la membraro de UEA). Iru aŭskulti ekzemple Lu Wunsch-Rolshoven pri la eterniĝo de la labormaniero de la CO, moloĥo en la asocio, kaj de la Komitato, kies gvidantoj - mi ne scias kial - ne kapablas ensorbi aŭ efektivigi novajn ideojn.

Mia propra sperto kun la Komitato estas ke eĉ naumonata martelado mia sur la neceso de decidopovo al la Komitato pere de la interreto ne sufiĉis por efektivigi la multobligadon de papera versio de nova regularo por la Komitato en Havano. Tio estis aprobita de la prezidanto kaj la efektivigo eĉ komitatliste sankciita de la Ĝenerala Direktoro.

La nura kaŭzo ke la multobligado kaj distribuado ne okazis estis, ke Osmo Buller "forgesis" ĝin, tion li pertelefone sciigis al mi. Ĉu oni povas imagi pli etan motivon, apenaŭ kredeblan? (Osmo Buller renovigis sian promeson efektivigi la multobligadon kaj distribuadon de mia reformpropono. Kiam tio efektiviĝos?)

Post tia traktado oni komencas doni kredindecon al la konsideroj de esperantistoj, ankaŭ en la kadro de landaj asocioj, kiuj fojfoje eĉ malamas UEA-n kaj ne plu povas vidi ĝian absolutan neceson por la (internacia) prestiĝo de Esperanto.

Sed tiu prestiĝo estas ne-sufiĉa. Mi ne kapablas nun aldoni multe al la parte ĝustaj analizoj de ekz. Humphrey Tonkin en "Lingvo kaj popolo". La tradicio forte pezas sur la kolektiva menso de la influhavantoj de UEA. Eble oni bezonas fortan shokon, kaj tio estas la falo de la membronombro, por konscii ke ilia taskaro superiras ĝian forton. Multo de la reprezenta kaj kultura taskaro de UEA absorbas tiom da energio, ke ĝi preventas reiron al ĝia esenca tasko: disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto (artikolo 3a).

Mi esperas ke la malneto de Probal Dasgupta estos tute fortabligota, ĉar ĝi krozas la terenon, kiun aliaj proponoj jam suriris: tiu de Mark Fettes, iuj financ-manaĝeraj ideoj de Martin Schäffer, mia regular-reformpropono kaj aliaj kiuj ne estas konataj al mi.

(Johan Derks)

[HeKo 450 4-A, 18 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0685 s s 
  Total: 0.0845 s s