Esperanta Civito

Konstitucia amendo, ratifita, la Pakto solidas

Duono de la paktintaj establoj ĉeestis, diversnivele, la ordinaran sesion de la Forumo de la Esperanta Civito hieraŭ en Landerono. Sendis reprezentantojn aŭ observantojn Esperanto-Societo Sukceso, Heroldo de Esperanto, Kultura Centro Esperantista, Literatura Foiro, LF-koop, Itala Interlingvistika Centro, Teatro Espero Varsovio, Debrecena Bulteno, Esperanta PEN-Centro, Esperanto Charento, Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, Feminisma Esperanta Movado.

La Forumo ratifis unuanime la modifon de la Konstitucio, tiel ke la balotpremio malkreskis de ok al ses senatanoj. Ne mankis opinio (esprimita de c-ino Carmen San-Segundo, AEU-forumano) favora al la ekskluzive proporcia distribuo de la senataj seĝoj. La Konsulo klarigis kial la verkintoj de la Konstitucio preferis la nunan balotsistemon; kompreneble, la Parlamento rajtas modifi ĝin en la estonteco, kaj efektive la modifo ekis per ĉi tiu ratifo.

C-ino Mariangela Varese, IIC-forumano, salutis ankaŭ nome de la ĵus fondita Esperanta Naturamikaro, kaj anoncis la deziron de ENA peti la aliĝon al la Pakto. Konstatinte ke la protokolo de la ENA-asembleo kaj la statuto estas jam liveritaj, la Forumo decidis akcepti la novan establon en la Pakton, sub la kondiĉo ke la Kortumo konfirmu ke ĉiuj dokumentoj estas en ordo.

La Vickonsulo raportis pri la projekto AmaHoro, nome la konstruon de la Civito de Paco en Burundio, per la partnereco inter la loka paktinta establo SIPU kaj Fondumo Pro Esperanto, komisiita de la Kapitulo. Landerono estis elektita por ĉi tiu parlamenta sesio ĝuste por ekkoni la planimetrion de la burgo, kiun la Civita banko sugestas al SIPU kiel modelon, kompreneble adaptotan al la afrikaj cirkonstancoj. La Forumo esprimis sian kuraĝigan aprezon pri la projekto.

Nome de AEU c-ino San-Segundo informis pri la projekto starigi Esperanto-Domon en Malago, por kiu aktivas la lokaj Esperantianoj kunlabore kun la Kapitulo kaj la Civita banko. Ĉi-lasta kunmetis mallongan liston el kvar proponoj, esplorinte tridekon: la Fonduma Konsilio decidos ĉi-semajne. Ankaŭ pri ĉi tiu projekto la Forumo esprimis sian kuraĝigan aprezon.

[HeKo 450 7-C, 20 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0607 s s