Esperanta Civito

Morala absolvo por Corsetti (kaj Buller)

La Komitato de UEA, kunsidanta en Florenco, aprobis la financan raporton 2005, inkluzive la transformon al donaco de la alprunto de pli ol 17.000 eŭroj ankoraŭ repagenda fare de la privatuloj kiuj responsis pri la intertempe ĉesinta projekto "Indiĝenaj Dialogoj".

Tiu aprobo, ŝajne unuanima, implice absolvas la tiamajn estraranon pri financoj (d-ron Corsetti) kaj ĝeneralan direktoron (s-ron Buller) pri la akuzo de milda malversacio aŭ konfido-misuzo, levita de komitatano Gbeglo Koffi (kiu ne povas ĉeesti en Florenco).

La kerna elemento de la akuzo, je kiu evidente ne kredis la Komitato, estis la fakto, ke la kontestatan sumon s-ro Buller pruntintus sen la aprobo de la Estraro (kie membris s-ro Gbeglo mem).

[HeKo 307 A-4, 29 jul 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0746 s s 
  Total: 0.0887 s s