Esperanta Civito

Pola kaj germana komitatanoj kontestas Buller

Kiam, kelkajn semajnojn post la informe riĉa UK-numero de "Heroldo de Esperanto", la legantojn fine atingos ankaŭ la samtema septembra numero de la UEA-organo, ili trovos tie kongresan raporton verkitan de Osmo Buller. Tiu raporto intertempe cirkulis ĉe la komitatanoj, kaŭzante fortan konteston fare de la pola kaj de la germana, kontraŭ la roterdama direktoro.

* * *

Ĉu la granda (troa) kontento de Osmo Buller havas bonan fundamenton?

Prezentita de li statistiko montras, ke fakte povis voĉdoni nur duono de la Komitatanoj (32), probable pro malebleco partopreni tiel malproksiman kaj multekostan UK-on. Inter tiuj kiuj voĉdonis, mi ne vidas "unuanimecon", kaj eble la unuan fojon dum tia balotado la Komitatanoj montris siajn opiniojn sufiĉe klare. Sciante, ke la unua nombro signifas JES , kial Buller nomas "per la unuanimeco" la subajn rezultojn:
23 : 9 Wandel (30% ne jesis) / 24 : 8 Keller ( 25% ne jesis) / 26 : 6 Dasgupta, Nourmont, Gutierrez (20% ne jesis)?

Kaj ne venis Komitatanoj el tiuj landoj, kiuj ne toleras manipuladon (kelkfoje oni aŭ­dis la vorton dum kunsidoj, ĝi ne kaŝeblas) kaj maldemokration, ĉar dum dekoj da jaroj ili vivis en kontraŭhoma sistemo, ili estas pli sentemaj ĉie, kie temas pri justeco kaj homaj rajtoj. Certe la rezulto estus malpli favora por la elektitaj per elekto-komisiono.

Ĉu inter ni regas cenzuro? Kial nenie Buller menciis/as pri laŭ­ta protesto pro la manko demokratiaj reguloj dum la elektado de kandidatoj kaj rezulte dum la voĉdonado? La unua forta voĉo apartenis al Michela Lipari, kiu post la tralego de la raporto pri rezulto de la voĉdonado informis, ke ŝi jam ne volas iam ajn partopreni en tia hontinda procedo, ĉar oni ne povas nomi tion, kio okazis vere demokratia balotado.

Poste (same laŭ­te) protestis mi ĉar:
- ni ricevis presitan liston kun la nomoj de kandidatoj, pri kiuj decidis la elekta komisiono, kio signifas, ke pri la konsisto de la UEA-Estraro decidis nur tri personoj, la komisionanoj;
- la elekta komisiono fakte forstrekis tri personojn el la kandidatoj, ĉar krom Vergara kaj Schäffer estis ankaŭ­ rifuzita Mark Fettes per skribo ĉe sia nomo: "rezignis". Kaj ni antaŭ­e ricevis la informon de Mark al komitata listo, ke li decidis kandidatiĝi, post la konsiloj de esperanto-movadanoj el diversaj flankoj de la mondo.¦

Kara Osmo, la problemoj de UEA ne malaperos mem, oni devas kapabli ekvidi ilin kaj poste labori, por ilin eviti, nuligi, forpeli -- ne gravas la nomo de la agado, gravas por komenci tiun ĉi laboron. La procedo de la renovigo de UEA jam komenciĝas de ekstere: ni postulas ŝanĝon de maldemokratiaj regularoj pri elektado, kaj tiu ĉi temo estu unu el la plej gravaj por la reta voĉdonado de la Komitato de UEA.

(Halina Komar)

* * *

Mi plene kaj solidare subtenas la vortojn de Halina. Laŭ­ mi ne ĉio estas tiel facila kiel ĝin priskribas Osmo. Kial ekzemple oni ne allasu ĉiujn kandidatojn? La Elekta Komisiono ja ankaŭ­ povus fari tian proponon, ĉu ne? En tiu kazo gajnus la kandidato kun plej multe da voĉoj. Por mi ne estas dubo ke endas ŝanĝi la Elektan Regularon.

(Martin Schäffer)

* * *

Osmo Buller provis sin defendi, negante la evidenton kaj kulpigante la komitatanojn mem:

La elektoj estis demokratiaj ekde la komenco ĝis la fino. Oni povas kritiki la regularon kaj tio okazis en ĉiuj kvar fojoj, kiam ĝi estis jam aplikata, same kiel oni kritikis la antaŭajn regularojn. Ideala ĝi ne estas, sed se oni malkontentas pri la lastaj elektoj, ne kulpas la regularo sed komitatanoj, kiuj ne sufiĉe aktive proponis kandidatojn, kiam estis la tempo por tio. Tamen, povas ankaŭ esti, ke ne temis pri manko de aktiveco. Eble oni ne vidis bezonon proponi pli da kandidatoj. La ciferoj de la voĉdonadoj ja montras, ke la Komitato estis kontenta ekzemple pri la estrara listo, kiun la komisiono proponis.

Jes, la komisiono proponis, sed ĝi faris tion surbaze de la proponoj, kiujn ĝi ricevis de la Komitato. Krom la sep elektitaj estraranoj estis du aliaj kandidatoj. (La tria, Mark Fettes, retiriĝis pro familiaj kialoj.) Oni tamen ne elektas la Estraron same kiel ekz. la komitatanojn B, t.e. ke elektiĝas tiuj, kiuj ricevas plej multe da voĉoj. Tio povus ŝajni pli demokratia, sed en la kazo de la Estraro temas pri elekto de teamo, en kiu estu fakuloj por la diversaj kampoj kaj inter kies anoj regu "teama spirito". Iuj povas esti ege popularaj kaj kapti pintajn lokojn en balotoj, sed se ili ne povus labori kune, oni ne metu ilin en saman organon por kvereli tie tri jarojn. La Komitato estas tro granda por pritaksi i.a. la "kemion" inter la kandidatoj. Necesas komisiono por sondi kaj taksi ankaŭ tion. Ankaŭ ĝi tamen ne povas ligi al sia propono tri-jaran garantion, ĉar homoj estas homoj, sed sen komisiono ĉio estus hazardludo.

Oni povas reskribi la regularon, sed plendoj ne ĉesos, se komitatanoj ne iĝos pli aktivaj.

(Osmo Buller) 

[HeKo 451 5-A, 25 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0250 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0662 s s