Esperanta Civito

Kabinda gvidanto akceptita de la Konsulo

Kadre de la rilatoj inter la Esperanta Civito kaj la membroj de la Organizo de Nereprezentataj Popoloj, la ĝenerala sekretario de la Nacia Konsilantaro de la Kabinda Popolo restadas ĉi-semajnfine ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, kiel gasto de la Konsulo.

La Konsilantaro (kongolingve: Nkoto Likanda) estas la politika strukturo de FLEC, Fronto por la liberigo de Kabindo. Ĉi tiu anguleto de Afriko (proksimume dek mil kvadrataj kilometroj, sescent mil loĝantoj) apud la estuaro de la rivero Kongo estis aparta protektorato de Portugalio, ekde 1885. Ĝi partoprenis en la kontraŭkoloniisma movado, same kiel aliaj en Mozambiko kaj Angolo, sed aŭtonome. Kiam en 1975 ruinis la lasta kolonia imperio (la portugala) Angolo aneksis Kabindon, kiu nun estas ĝia elklavo, armee okupita trans la Kongo. La etno de Kabindo estas la sama loĝanta en la najbaraj provincoj de la du Kongolandoj, kaj parolas la saman lingvon.

Kabindo fariĝis monde konata lastatempe pro la sanga atako kontraŭ la buso de la nacia togolanda futbalteamo, okaze de la kontinenta turniro por la afrika ĉampioneco. Luando atribuis la atakon al la kabinda rezistado, kiu negas ajnan respondecon, kaj akuzas la angolajn trupojn.

Post longa kaj amika interparolo, la reprezentanto de la kabinda popolo petis la helpon de la Konsulo por redakti la konstitucian ĉarton de Kabindo: li estis fakte tre impresita de la organiza modelo de la Esperanta Civito, kaj konkrete de la Esperanto-Domo, kie li ĝuis tagmanĝon kun la tuta tiea stabo (ĉeestis la nunaj du deĵorantoj, el Hispanio kaj Pollando, kaj la prezidanto de KCE, el Italio). C-ano Silfer akceptis la helpopeton, des pli ke li kompetentas pri konstitucia kaj parlamenta juro pro sia profesio mem dum dudeko da jaroj.

Post semajno ankaŭ la reprezentanto de la mapuĉa etno renkontos la legacion de la Esperanta Civito, kadre de la menciitaj rilatoj.

[HeKo 452 1-C, 28 aŭg 10] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0403 s s 
  Total: 0.0534 s s