Esperanta Civito

"Kajto" verko de la jaro 2009

"Kajto", eldonita de Impeto en Moskvo 2009, gajnis la koncernan premion "La Verko de la Jaro", asignitan de la abonantaro de LF pri la originala poezio de la lasta jarduo. La aŭtoro, Mikaelo Bronŝtejn, estas ruslingva hebreo konata pro sia kanta kaj muzika aktiveco, kaj ankaŭ pro pluraj verkoj proze kaj poezie.

La poemaro en "Kajto" estas stampita per la kantista sperto de Mikaelo Bronŝtejn, kiu de multaj jaroj bardas en esperanto oriente kaj okcidente. Tial la rima melodieco kaj la ritma kantebleco pli gravas ol la spurado de novaj stilfiguroj, kvankam la leciono de Raymond Schwartz ŝajne havas sian influon: venta vant' / senmoka mokversaro / Dum mia vivo mi fajfis pri rangoj, postenoj, fajfus mi plu ankaŭ nun, sed forfalis la dentoj... Kaj des pli, se kun gitara akompano, kiam temas pri nia lingvo mem:

Ĉar la atakoj kontraŭ ni, / eĉ malspritaj, / signifas nur, ke estas ni / rimarkitaj!
Kaj se rimarkas nin publik’ / jen espero, / ke plu progresas, ho, amik’, / la afero!

Kabaretisto sen propra kabareto, Bronŝtejn travivis la oran SEJMan epokon kaj la arĝentan postsovetian. Ankaŭ liaj hararo kaj barbo jam arĝentas, eĉ blankas, sed rezistas ia fiera spito: Aŭtun’, viaj vokaj ventoj / en for’ antaŭ mi koboldas.../ Finiĝas nia somero,/ sed sentoj ne oldas. Ĉi tiu 176-paĝa poemaro kvazaŭ kronas lian spertaron de preskaŭ vagabonda muzikanto. Certe, voĉdonante por "Kajto", pluraj legantoj de "Literatura Foiro" memoris pri lia voĉo kaj lia personeco, aprezitaj dum esperanto-aranĝoj.

(Giorgio Silfer)

La premion sekretarias c-ino Milena Makaveeva en Bulgario. La gajninta aŭtoro rajtas je dusemajna restado en la kastelo Lavigny.

[HeKo 452 2-B, 29 aŭg 10] 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0183 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0631 s s