Esperanta Civito

Intelektaj proprieto, honesteco, oportuno

Okaze de la pirata enretigo de PIV2 ni komentariis ne en HeKo (kvankam pirat-instiga "zoroastrano" atribuis al ni la aŭtorecon de la HeKomuniko, aldonante malsagacon al sia insultemo), sed en alia retejo:

"Javeo punis Sodomon kaj Gomoron ne precipe pro la tieaj seksaj moroj, sed ĉar ili rompis multe pli gravan leĝon: la respekton al la gastoj el fremda loko. Tio estis la plej abomena perforto.  Ankaŭ rilate al PIV okazis puninda ago, sed ne precipe pro rompo de proprieta normo. Kiu piratis tra la reto, tiu ne respektis la laboron de tiuj kiuj redaktis la verkon, ĉar li entute ne demandis kion ili opinias, almenaŭ kion opinias la ĉefrevizianto. Tio estis la efektiva perforto. Mankis ne nur la respekto al la proprieto, sed precipe la respekto al la homo(j)."

Efektive la demando pri aŭtor- kaj eldonrajtoj estas antikva en Esperantio. Sed ankaŭ la solvo estas antikva. Zamenhof mem donis modelan ekzemplon. Unuflanke, li rezignis pri siaj aŭtorrajtoj rilate la lingvon, ĉar al li gravis ne gajni monon, sed ke la lingvo disvastiĝu. En tio li kondutis kvazaŭ ideologo aŭ profeto, kiu simple volas kiel eble plej surmerkatigi siajn idealojn. Ja ankaŭ pri la Torao, la Nova Testamento kaj la Korano ne ekzistas aŭtoraj rajtoj... Aliflanke, Zamenhof subskribis kun Hachette kontrakton, kiu donis al li iun aŭtoran kaj kontrolan ekskluzivecon, kaj rimarkindan enspezadon. Lia financa situacio pliboniĝis kaj, eĉ se li ne riĉiĝis pro esperanto, tamen tio garantiis al li relativan prosperon. Li ja povis studigi ambaŭ gefilojn en Svislando kaj, ĝuste post la subskribo de la kontrakto kun Hachette, lia edzino koncipis la trian idon, dek kvin jarojn post la dua.

Kion instruas al ni la ekzemplo de Zamenhof? Ke li konsciis kion signifas la intelekta proprieto, kaj li respektis ĝin. Pasis jardekoj, eĉ jarcento. La socio profunde transformiĝis, kaj ankaŭ la intelekta proprieto (tia, kia ĝin fiksas la Konvencio de Berno) ne estas plu respektebla same kiel antaŭe.

Kiuj volas malrespekti la intelektan proprieton pro la interreta revolucio, tiuj ne scias aŭ ne interesiĝas pri la Tria Mondo. Fakte jam de kelkaj jardekoj oni spertas gravajn esceptojn kontraŭ la Konvencio de Berno, legitimitajn de la neceso helpi al la evolulandoj, specife rilate al sciencaj kaj teknikaj verkoj. Pri tio detale eseis Umberto Stoppoloni en "Literatura Foiro" antaŭ precize tridek jaroj.

Sed efektive ne ekzistas nur la problemo respekti la intelektan proprieton. Ekzistas ankaŭ la devo konduti laŭ intelekta honesteco. Kaj tio rekondukas nin al la devo respekti la homo(j)n. Antaŭ kvin tagoj Stano Marĉek skribis en sia blogo:

"Dek jarojn mi profesie laboris – kiel ĝia manaĝero – kun la rokmuzika grupo Team': organizis koncertajn turneoj (pli ol mil koncertoj, ankaŭ en Esperanto: UK en Brajtono, IJK en Kerkrade, SAT-Kongreso en Illertisen...), radiajn kaj televidajn intervjuojn, la laboron en studioj. Tre interesa laboro – kaj belaj rememoroj. En 1989, Team' eldonis la albumon "Team en Esperanto" (resp. "Ora Team'", la jena en pli bona kvalito). Tiu albumo enhavis tradukojn de Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli el la slovaka, helpe de Stano Marček."

"Mi aldonas kelkajn specimenojn el la Esperanta albumo Ora Team', en MP3-formato. Se estos intereso, mi aldonos pliajn. En mia "Galerio"  vi trovos ankaŭ la koncernajn tekstojn. Mi rekomendas aŭskulti la kantojn sur la menciita paĝaro (do klaki tie la ikonon kun muziko), tie oni povas aŭdi la muzikon kaj vidi la tekstojn samtempe. Agrablan aŭskultadon!"

Efektive Stano Marĉek estis nek aŭtoro nek eldoninto nek financinto de la koncerna kasedo. Li helpis kiel manaĝero de la ensemblo, tradukante laŭvorte la kanzonojn el la slovaka, por la esperantigo fare de aliaj. La kasedon Ora Team' komplete financis LF-koop, komerce registrita entrepreno. Ni ne scias ĉu Marĉek pri io demandis la komponistojn (melodie kaj tekste), sed certe li ne kontaktis la eldonejon, kiu daŭre ekzistas kaj gardas la ekskluzivajn rajtojn, laŭ kontrakto kun studio OPUS, ekster Ĉeĥio kaj Slovakio. Tio estas la demando pri la intelekta proprieto, superflua laŭ la diversaj Beĉjoj.

Sed ne superflua estas la respekto al la homo(j). S-ro Marĉek devintus indiki la aŭtorojn, kaj ne prezenti sin kvazaŭ mastro kaj demiurgo. Ne menciante ilin apud la tekstoj, li malrespektis la muzikistojn (Doĉekal, Kinĉek, Habera, Antalìk), la poetojn (Hevier, Nemĉek, Jursa, Uliĉný) kaj ankaŭ la tradukintojn, malgraŭ preterpasa cito en la enkonduko. Cetere, ĉar li estas lingvoinstruisto kaj montras ke li konas la uzon de la artikolo (tradukojn... el la slovaka), li aldonu "la" inter "Tiu albumo enhavis" kaj "tradukojn de", ĉar ĉiujn tradukojn kaj ne nur kelkajn faris Martinelli kaj Silfer (kiuj subskribas Ari, se ili kuntradukas).

Nun venas tria principo: post la intelekta proprieto, post la intelekta honesteco, jen la intelekta oportuno. Kompreneble estas pli bone, ke la esperanta popolo konu sian muzikan kulturon. Ke aperu unu aŭ du aŭ tri TEAM-kanzonoj en YouTube, ekzemple, ne estas maloportune. Tio ekvivalentas al la enmeto en antologion, kiu devas ekkonigi la verkistojn kaj veki la deziron legi (ĉi-kaze aŭskulti) pli. Sed prezenti la tutan produktaron povas esti intelekte maloportuna ago. Ĉiukaze, Marĉek devus unue kontakti la aŭtorojn kaj la eldonejon. Agi egocentre (eĉ egotisme) estas ĉiam maloportuna ago.

Kaj tre grave: estas intelekte maloportune krei M3-dosieron el malnova kasedo, kiam ĉe la eldonejo ekzistas la mastraj bendoj perfekte konservite, eĉ por diĝita reproduktado. La kvalito evidente iom perdiĝas, kio estas bedaŭrinda por la prestiĝo kaj de la ensemblo kaj de la studio kaj de LF-koop.

Analoge, pro intelekta oportuno LF-koop ne deziras fari proceson al Stano Marĉek, al kiu (precipe lastatempe) ni agnoskas la talenton ŝajni viktimo, kiam li estas (ĉi-kaze certe) malviktimo.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 453 7-B, 9 sep 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0716 s s 
  Total: 0.0868 s s