Esperanta Civito

La numero 23 de "Femina"

"Masklismo: jen fore, jen apude" estas la ĉeftemo de la numero 23 de la revuo "Femina", septembro 2010.

Fore en la tempo, per la ekzemplo de Hipatia (aŭ "Kiel neniigi la ekziston de virino"): longa eseo de Perla Martinelli, plus recenzo de Giorgio Silfer pri la ĵusa filmo "Agora", de la hispana reĝisoro Alejandro Amenábar.

Fore en la spaco, per esploro pri la masklismo en islamaj socioj: la kazo de Sakineh en Irano, la murdo de Eylem Pesen en kurda regiono de Turkio, la hejma masklismo kun seksa perforto en Maroko; kontribuis Perla Martinelli kaj Leen Deij.

Apude en la tempo, pri novaĵoj el Svislando kaj Aŭstralio. Denove fore, per eseo de Dimitar Haĝiev pri Anita Garibaldi, edzino de la dumonda heroo.

Apude en la spaco, nome en Esperantio, per "La masklismo de la fikdelegito", en respondo de Klara al demando de svisa abonantino.
 
Virinoj en literaturo, per la paĝoj dediĉitaj de Perla Martinelli kaj Bertil Nilsson al Nelly Sachs, per poemo de Marie-France Conde Rey, per la rakontoj "Dag" de Etel Zavadlav kaj "Fiŝisto de perloj" de Carla Menaldo (ĉi-lastan esperantigis Carlo Minnaja).
 
La revuon "Femina" posedas Feminisma Esperanta Movado. Eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktoro: Perla Martinelli. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.
 
[HeKo 454 9-B, 22 sep 10]
 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0563 s s