Esperanta Civito

Incendio preskaŭ detruis Bonan Esperon

Ni saviĝis el grandega fajro, kiu alvenis fortege nokte de la nordo.

Se estus dumtage, oni pli sekure povus batali kontraŭ la flamoj, sed nokte ĉiuj bestoj, ĉefe la serpentoj fuĝas de la fajro rekte al la homoj, kiuj volas kontraŭbatali... Tamen ni sukcesis defendi niajn domojn kaj legomejojn. Ĉe la lago ĉio estas nigra, kaj eĉ brulis la elektra drato kaj iom da tuboj.

La noktajn fotojn mi faris dimanĉon matene je la dua horo kaj la aliajn matene por defendi kun la infanoj la vojon, por ke la fajro ne saltu per la fortaj ventoj al la alia flanko.

Feliĉe ni sukcesis. Sed 90% de la tuta teritorio de Bona Espero, inkluzive de ĉiuj najbaraj grundoj, brulis kaj la fajro ĝis nun ne haltis. Ĝi nun voras la parkon, kiun oni klopodas defendi per du malgrandaj aviadiloj, sed ne sukcesas. Ĉio brulas.

Vin salutas, amikoj,
La Bonesperanoj, (kun kelkaj brulvundoj, sed ne gravaj)
21 septembro 2010

[HeKo 456 2-A, 2 okt 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0707 s s 
  Total: 0.0851 s s