Esperanta Civito

Survoje al la Esperanto-Domo andaluza

La estraro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo proponas ke AEU estos la ĉefluanto de la teretaĝo de la Esperanto-Domo andaluza, aĉetata en Malago fare de Fondumo Pro Esperanto. La proponon formaligis la hodiaŭa eksterordinara estrarkunveno, unuanime kun unu sindeteno. Ĝi estos submetita baldaŭ al la Asembleo de AEU.

La teretaĝo surfacas sepdekon da kvadrataj metroj, kaj laŭ la estrara propono ĝi estos utiligata parte kiel kunvenejo parte kiel oficejo. La propono antaŭvidas kelkajn transformojn, specife al la fasado (granda fenestro anstataŭ herso), al la subŝtuparejo (instalo de necesejo) kaj al duone kaŝita flanko (instalo de kuirejeto). Inter la kontora kaj la kunvena partoj estos vanda duobla bretaro, por la biblioteko-hemeroteko (kunvena flanko) respektive la arkivoj, stokejo (kontora flanko). La transformojn pagos la lupagoj de AEU pro la teretaĝo, laŭ kvinjara kontrakto.

AEU rajtos subluigi parton de la etaĝo al la du esperanto-societoj registritaj en Malago: la loka klubo "Marbordo de la Suno" kaj la transnacia "Esperanta Naturamikaro". Ankaŭ la kunvenejo estos portempe luigebla al ne esperantistaj societoj, kun financa profito por AEU.

La tuta domo estos administrata de la regio ĉe Fondumo Pro Esperanto, kiel strukturo, sed la enhavo de la uzo de tiu strukturo dependos de AEU, se temos pri la teretaĝo.

En la estraro de AEU membras kvar personoj: gec-anoj Arquillos, Herrero, Mateos kaj Rodriguez. Ili ĉiuj promesis subteni persone la lukostojn.

[HeKo 457 8-B, 14 okt 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0184 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0626 s s